24a November 2007Nekredebla muziko
Mi iam parolis pri Gentle Giant. Nu, mi prezentas nun unu el la kantoj kiun mi plej ŝatas el ili, pro ĝia nekutimeco, beleco... mankas vortoj por priskribi ĝin, do mi invitas al spektado.
Atentu kiel ili ŝanĝas la instrumentojn dum la ludado kaj kantas eĉ seninstrumente! Estas tre malfacile por amatoraj kantistoj konservi la tonaltecon dum seninstrumenta kantado; kaj atentu kiel tiuj "hipiuloj", en koncerta registraĵo, revenas al instrumenta ludado tute agorde!
21a September 2007Ne al grapolbomboj
Tonyo atentigis antaŭ nelonge pri kampanjo en la hispana blogosfero apoge al la Proceso de Oslo, iniciatita por bloki la disvolviĝon de grapolbomboj, tiaj armiloj kiuj disŝutas malgrandajn bombetojn sur grandan areon.
La problemo de grapolbomboj estas ilia necelemo, tiel ke estas trafitaj ne nur la vera celo (malamika armeo), sed ankaŭ nearmeanoj, kiuj estas protektataj de pluraj internaciaj traktatoj, pro la naturo mem de la armilo, tute kontraŭa al la komputil-gvidataj raketoj. Krome, la probablo de neeksplodo de la bombetoj post la lanĉo estas tre granda kaj tial ili restas neeksploditaj sur la tereno kaj iĝas danĝera problemo por pasontaj civiluloj.
30a August 2007La gvaja vorto
Komence de decembro 2003, estis publikigita en bitakoro artikoleto babilanta pri slango, kaj ties rilato al popola sento. En ĝi estis uzata, kiel pivoto, la angla esprimo this is cool!, kaj montrataj diversaj hispanlingvaj alternativoj.
Se vi legas la artikolon, vi vidos jenan frazon:
Mia persona veto estas ke finfine paralela(j) idiotismo(j) rolos ĉi-rilate...
mi celis diri que cool (normale signifanta "malvarma") estas origine idiotismo de la angla lingvo, kaj ke esperanto, dum la procedo havigi al si similan koncepton, paŭsos tiun konduton, eble per reciproka idiotismo ("frida"), aŭ per alispeca idiotismo (nu, "sukera", "ŝtona"... kiu scias!).
28a August 2007Somero en Esperantujo (plue)
Kiel daŭrigo de la antaŭa artikolo, mi prezentas filmon registritan dum la pasinta Eŭropa Esperanto-Unia Kongreso de Maribor, pri la unua koncerto de Attila Schimmer.
Se vi kapablas indulgi la bild-kvaliton, mi kredas ke vi ĝuos ĝin :-)
22a August 2007Somero en Esperantujo
Mi revenis antaŭ unu semajno de vojaĝo en Esperantujo, akompanata de mia parulo, Coral. Unue, mi ĉeestis la 7an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, en Maribor, Slovenujo; poste, mi trairis Hungarujon per Pasporta Servo, kie nin gastigis afablege Lászlo kaj Monika (Vesprém), Lilla kaj Zoli (Budapest), Attila (Győr) kaj ties gepatroj, Attila kaj Edit (Pápa); laste, ni finis nian vojaĝon en Vieno, Aŭstrujo, danke al gastemo de ĉarma deĵoranto en Esperanto-Muzeo (kies viziton, diable, mi ne povis realigi pro ties maloportuna horaro), Kathrin Delhougne. Ĉiu donacis al ni sian plej valoran posedaĵon: tempon, servitan per karo kaj afableco. Al ĉiuj mi elkore dankas.