20a November 2003Pri genoj, nomoj kaj genomoj
Nuntempe mi legas libron kies drama disvolviĝo estas tia, ke diversaj socioj tra la mondo rekonsideras sian nomoheredan sistemon, t.e., kiun familian nomon havu la gefiloj: ĉu la patran ĉu la patrinan. Estas menciata la hispana elturniĝo heredi ambaŭ ge-nomojn kiel en la ekzemplo:
Patro: Manuel Pancorbo Maza Patrino: Antonia Castro Molina
Filo: Manuel Pancorbo Castro
(La koincido de mia persona nomo kun tiu de mia patro estis kaprico de miaj gepatroj, tre kutima tamen.)
Krome, en Hispanujo, la unua familia nomo estas pli grava ol la dua. Sed la civila leĝo ŝanĝiĝis antaŭ nelonge, tiel ke nun familioj rajtas decidi, post la naskiĝo de la unua ido, laŭ kiu ordo la gefiloj heredos la genomojn: ĉu laŭ tradicio (vd. supran ekzemplon) aŭ ĉu reciproke (unue patrina nomo, poste patra nomo: Manuel Castro Pancorbo). Tiu decido validos por la tuta naskotaro. Kompreneble la leĝon parlamento faris atente de seksa justeco, tamen tradicio pezas multe kaj preskaŭ neniu familio ankoraŭ transiris al la reciproka sistemo, kie la familia nomo de la patrino unuavice elstaras.
Ĉi ĉio pensigas min: kiu estu la justa sistemo?
Iom pri genscienco
Antaŭ ol pluiri, mi klarigu ion pri genscienco. Kiel estas sciate, la seksan diferencon portas la kromosomparo 23, tiel ke virinoj havas ambaŭ kromosomojn X-formajn kaj viroj havas unu X-forman kaj alian Y-forman. Ni povas diri, do, ke Y-kromosomo portas la viran trajton. En ovolfekundiĝo, ĉiu seksoĉelo havas nur po unu kromosomo de ĉiu paro; la Y-kromosomo troviĝas nur en la virseksaj ĉeloj (spermoĉeloj), sed nur en duono da ili.
Tial, Y-kromosomo herediĝas nur patrolinie. Sekve mi, viro, portas la Y-kromosomon de mia patro, de mia patra avo, de mia patroava praavo, de mia patroavapraava prapraavo... kaj tiel plu ĝis kiom ajn langotorda grado vi volu.
Aliflanke, ĉeloj havas ne nur la nukleajn kromosomojn, kiuj respondecas pri la preskaŭ tuta funkciaro de nia metabolo kaj strukturo; ekzistas ankaŭ gena materialo en iu ĉelero nomata mitokondrio; tiuj respondecas pri ĉela spirado sed mi ne certas kiun rolon havas la tiea genmaterialo. Tamen tiuj genoj havas karakterizan trajton: ili ankaŭ herediĝas sed nur patrinlinie sendepende de la embria sekso.
Konklude: kial ne viroj heredu unuavice patronomon kaj virinoj unuavice patrinonomon? Tiel, familiaj nomoj kaj genheredaĵo bele kaj simetrie kunfluos. Imagu ke ĉiuj kulturoj en la tero havintus, de la pratempo, tiun nomoheredan sistemon: kia revo por historiistoj! Ili povus sekvi detale migradojn, reĝ-familiajn evoluojn, bastardajn branĉojn... ankaŭ gensciencistoj havus tre klaran bildon pri mutacioj kaj ties disvolviĝoj...
Tamen mi deflankiĝas. La justa sistemo estas memevidente ke la homoj sendepende de sia sekso heredu unuavice la patrinan nomon; eĉ se nur konsidere al la fakto ke patrino estas certa sed patro ne ;-) Kiel atentigas la proverbo:
Neniam diru: tiun akvon mi ne drinkos kaj tiu pastro ne estas mia patro.
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."