Porĉiama kalendaro

Ekvenis la nova jaro. Tio ĉiam revekas mian intereson por la nuna okcidenta kalendaro kaj, ĉefe, por ties misagordoj, kiuj kaŭzas deŝovon de semajntagoj rilate al monattagoj. Do, kiel en ĉiuj pasintaj jaroj, indas konsulti kalendartabulon por kontroli kiam estos feritagoj, kiun semajntagon okazos elstaraj personaj datoj... Des pli konsultinde, ĉar 2004 estas superjaro.

Tiu neripeto de tagskemo estas ĝeneta pro la necerteco pri labor-feriaj tagoj, la malfacilo programi daŭran jaragadon en multaj ekonomiaj kampoj (ekz., vojaĝagentejoj) kiuj dependas de la labor-feria ciklo. Krome, ĝi estas baze neracia kaj, do, raciigebla.

Jam estis proponitaj pluraj solvoj por raciigo gregorian kalendaron. Ne temas ĝuste pri reformo de kalendaro ĉar ĝiaj astronomiaj bazoj restus netuŝitaj, sed pri reagordo de la tagoj laŭ monatoj/semajnoj. Male al la nesukcesinta Revolucia Kalendaro altrudita dum la Franca Revolucio, kiuj baziĝis en 10-tagaj semajnoj, la nunaj proponoj konservas la 7-tagan semajnon kiel fundamenton ĉar, postpoente al la tago, nuna 7-taga semajno estas la pli grava tempunuo por la moderna urba homo.

La propono, kiun mi plej ŝatas, nomiĝas Internacia Fiksita Kalendaro (IFK) kaj ĝi aranĝas la 365(366) tagojn de jaro laŭ dektri 4-semajnaj monatoj plus unu ekstersemajna tago (du, en superjaroj). Tio estas la tikla ŝlospunkto de la propono: delasi unu(du) tago(j)n ekster la semajnskemo; tial, se ekzemple la 18a tago de monato estas ĵaŭdo, ĝi restos ĵaŭda en sekvaj monatoj kaj en sekvaj jaroj! Kaj same okazus al aliaj. Tio estas tiklaĵo ĉar la okcidenta kalendaro definitive deflankiĝus de la juda kaj islama kalendaroj, kies semajntagoj nun koincidas. Tamen, rezulte de tiu raciigo, la kalendaro restus eterne samforma, krom aldono de plia delasa tago en superjaroj.

Restus kelkaj flankaj decidoj:

Tiu kalendara raciigo estas tiel oportuna kiel neebla, pro la troallogo de tradicio, pro superstiĉo, pro timo al transiraj ĝenoj (memoru la 2000-jaran efikon!), pro la tradicia regado de eklezio super kalendaron, ktp. Ni, esperantistoj certe spertas pri malvenko de racio!

Jen bonega retejo, tamen nur anglalingva, pri ĉiaspecaj kalendaroj.

1 Ĉi-rilate, mi ŝatus renomi la monatojn laŭ la zodiakaj konstelacioj —kiuj nombras 13, ne 12!— sekve al neŭtrala kriterio (nu, se la ĝenerala superstiĉo estus unue venkita).

Temoj » kalendaro

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: