20a Decembro 2008Peĉakuĉo
Hieraŭ mi ĉeestis interesegan preleg-sesion organizitan de juna instruisto pri Matematiko de mia Scienca Fakultato, kaj partoprenitan de ankaŭ junaj instruistoj plurfakaj de mia universitato. La afero ne estus disanoncinda, se ne kunestus tute originala faktoro: Pecha Kucha.
Mi esperantigis ĝin laŭ la plej evidenta vojo: peĉakuĉo. Ĝi alvenis ĉe min el la anglomondo, sed la origino estas japana vorto, sonimita al plurpersona babilado: ĉak, ĉak! Ankaŭ estas japanoj la inventintoj tiun ĝenron pri kiu fondiĝis jam multaj kluboj en pluraj urboj.
La originala kerno de la afero estas, ke ĉiu prelego konsistas el prezento de precize po 20 bildoj, super kiuj la preleganto rajtas paroli po strikte 20 sekundoj por entute 6m40s da preleg-tempo; poste sekvas 1 minuto por ŝanĝi la preleganton, kiu tuj ekas laŭ sama rigora skemo. La serio de bildoj estas elektita de la preleganto, kompreneble, kaj ili povas esti fotoj, diagramoj, tekst-afiŝoj, miksaĵo de ĉio... filmetoj kaj animacioj tamen ne estas permesataj.
Tiu formato, kvankam unuavide tre streĉ-forma, estas tre vigla kaj dinamika. La preleganto devas antaŭ-peni organizi sian abundan informon tiel, ke ĝi povu eldiri ĝin fulme, en la daŭro de 20 sekundoj por ĉiu informero. Preskaŭ ne direndas, ke laŭtlegado estas malkonsilata! La parolado devas fonti rekte el memoro, kun helpo de la bildoj kaj, eble, papernotoj.
En la sesio kiun mi ĉeestis, parolis 6 homoj diversfakaj —matematiko, sociologio, antropologio, filozofio, ekonomiko— por entute 3 kvaronhoroj! La temoj estis tre variaj kaj sufiĉe fakaj: la poent-sistemo de Guglo, la "nigreco" de Barack Obama, la indiano Ishi... ĉiuj interesegaj kaj verve prezentita per peĉakuĉo!
Taŭgega formato por esperantujo!
Mi kredas ke tiu formato estas treege konsilinda por niaj e-renkontiĝoj. La enuaj preleg-programeroj, kiuj konsistigas la kernan parton de multaj niaj aranĝoj, povas plurokaze adaptiĝi al tiu formato, ĉar, mi kredas, esperantistoj formas tre varian aron el kiuj oni povus facile ĉerpi sufiĉajn prelegontojn.
Ĝi ankaŭ povas esti tre valora kiel paroliga ekzerco en la kursoj. Fakte, mi tuj proponos ĝin al mia loka e-rondeto por amuz-kleriĝo, kaj por parolinstigo al pigraj lernantoj.
Ne direndas, ke mi tuj aliĝis al venonta preleg-sesio de mia universitato por prezenti peĉakuĉe... esperanton, kompreneble!
Kial vi ne invitis min? Mi delonge volis ĉeesti prezentadon peĉakuĉan!!! Kiam okazos la sekva?
Roĝer je la 21a Decembro 2008Mi ne scias ke vi ŝatus ĉeesti! Nu, tamen mi sciis pri la afero tre malfrue. Krome, tio okazis je la 13:00h... eble ne konvene por vi.
Pri la venonta mi ne scias; Roberto, la instruisto kiu organizis la aferon, estas la ĉefinstiganto kaj li vere deziras fari duan.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."