Kalendaro, reformo kaj esperantistoj

Dekreto de Papo Gregorio

Komence de la jaro 2004 mi publikigis artikolon en bitakoro kun miaj ideoj pri ebla estonta reformo de la nuna Gregoria Kalendaro, tiel ke ĝi rezultus fiksa, kaj ne daŭre ŝanĝiĝanta de jaro al jaro. En mia propono, mi sugestas dividon laŭ 13 monatoj —ideo unue esprimita de la filozofo Auguste Comte— kun zodiakaj monatnomoj, inklude de Ofiuko.

Post hazarda komento en la blogo de Birke kaj Bertilo, mi eksciis —graŭ la dankinda peno de Bertilo mem— ke tiu ĉi temo estis tuŝita de la akademiano André Albault, kiu citas francan geografon, simpatian al esperanto, Elisée Reclus. Kiel diris Bertilo, tio estas temo perfekte taŭga por Esperantista menso.

Portreto de Naŭ prelegoj pri la Fundamento

André Albault mencias reformo-proponon de Reclus en sia libro Naŭ prelegoj pri la Fundamento; kurioze, Reclus ankaŭ mencias la uzon de zodiakaj nomoj kiel monatnomoj! Sed verŝajne, li bazas la proponon sur 12 monatoj, anstataŭ 13; krome, lia propono estas pli drasta, ĉar la jaro komenciĝus en la printempa ekvinokso (kiel la irana kalendaro), kio kaŭzus grandan transiran ŝokon.

Mi plu parolos pri tiaj ideoj jam la jaron komenciĝintan, ĉar ĝuste la unua tago de 2007 estas lundo, komenca tago de semajno; do, 2007 estus bona jaro por la reforma eko. Se la opinio de Bertilo estas trafa, mi prognozas ian reagon kaj debaton de legontoj.

Feliĉan transjariĝon!

Temoj » kalendaro

Mi konfesu ke mi neniam aparte revis havi naskiĝtagon ĉiam en lundo. Nek en sabato, cetere. Sed tio povas kompreneble dependi de tio ke mia menso ne estas sufiĉe esperantisteca, el kio interalie sekvas ke mi estas subtenanto de neraciemo.

Bonan novan malnovan neracian jaron!

Maria Sandelin

Maria Sandelin je la 30a December 2006

Gxis la deksesa jarcento la jaroj komencis je la unua de marto. Do septembro estis la sepa monato de la jaro, oktobro la oka, ktp. Kial tio estis sxangxita?
Delonge mi opinias, ke moderna mondo devus havi logikan kalendaron. Cxu dek du, cxu dek tri monatoj, mi ne scias. Cxu vi povas klarigi, kiel sin prezentus 13-monata jaro? Almenaux kongruu tagoj kaj datoj, same kiel vi proponas.
Mi deziras al vi bonan logikan novjaron.

Kris Maes je la 31a December 2006

Maria: mi nek revas nek koŝmaras pri la eblo ke mia naskiĝ-tago falas en sama semajntago; tio tutegalas al mi. Kaj mi ne scias ĉu tio poentas al pli forta "esperantisteco" ;-)

Kris: la kalendaro kiun vi priskribas estas tre malnova, de la komenco de la romia epoko (7a jc. aK); ĝi ne atingis la 16an jarcenton! La jaro de 365 tagoj (plus 1 ĉiun kvaran jaron) kaj nunaj monatanomoj ekestis en la jaro 45 aK. Legu prie en
http://webexhibits.org/calendars/calendar-roman.html.

La prezenton de 13 monatoj mi priskribis en alia artikolo de mia malnova blogo; sed resume ĝi tekstas: la 1a de januaro estus la 1a de la unua monato (Sagitario, laŭ la zodiaka nomelekto); post 28 tagoj venus sekva monato; la lasta tago de la jaro estus izolita de la semajna/monata sinsekvo (delasa tago).

Post-redakto: vi povas legi mian originalan priskribon en:

http://bitakoro.blogdns.org/scienco/pli-pri-ifk/

Bonan jaron!

Manuel Pancorbo je la 3a January 2007

Tio ĉi rememorigas min pri la nefinita verko "Nova Mondo" de la usona biciklemulo Ken Kifer. Temas pri dekomenca konstruo de nova socio laŭ raciaj, ekologiaj kaj ali-iaj indaj kriterioj.

En la 9a ĉapitro li proponas, pere de diversaj roluloj, normojn por Nova Mondo, nome, ortografian reformon por la angla; novan mezursistemon bazitan sur 12 anstataŭ 10 (mi kiel komputilemulo supozis, ke 16 estas pli praktika, sed ŝajne ne); kaj kalendaron 12-monatan, de 5-semajnaj monatoj kaj ses-tagaj semajnoj. Ĉion li tre bone argumentas kaj priskribas:

http://kenkifer.com/newworld/09stand.htm

La tuta paĝaro de Ken estas tre enhavo-riĉa kaj verkita per bona usonangla lingvaĵo. Bedaŭrinde li mortis en 2003.

Marcos Cruz je la 18a February 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: