25a Decembro 20082009: finmonda sabata jaro
Malgraŭ la titolo, mi ne konsideras ke en 2009 la mondo finiĝos! aŭ ke ĝi estos ripoza aŭ ripoziga: sabata jaro estas hebre-devena esprimo uzata en la universitata medio por profesoroj kiuj forlasas sian normalan instru-agadon por unu jaro.

Ne temas pri tio, sed pri tute alia afero rilata al kalendaroj, temo pri kiu mi ofte blogis en bitakoro. Sed ne! Ĉi-foje ne temas pri iu ajn propono de reformo de kalendaro! Temas pri homa algoritmo, malkovrita de la brita matematikisto John Conway (sur la foto), por tre facile trovi la semajntagon korespondan al difinita monat-tago. Ĝi baziĝas sur la lasta tago de februaro, kiu estas nomata doomsday de la inventinto la algoritmon.
Nu, ni eku: prenu kalendaron de 2009 kaj trovu al kiu semajntago korespondas la lasta tago de februaro: sabato, ĉu ne?. Jen la kialo de la vorto "sabato" en la titolo.
Sed nun rigardu al kiu semajntago korespondas la 4a tago de la 4a monato (aprilo)... kaj la 6a tago de la 6a monato? kaj la 8a de la 8a, la 10a de la 10a, la 12a de la 12a? Jes! ĉiuj estas sabatoj! Do, estas relative facile trovi la ĝustan semajntagon de kiu ajn tago de la paraj monatoj. Ekz., por mia naskiĝtago, la 2a de octobro; la 10a estos sabato, do ankaŭ la 3a; do, la 2a estos vendredo.
Por la malparaj monatoj, ekzistas ankaŭ facilaj recipoj. En marto, ĉiu tago kies monatnumero estas oblo de 7, estos ankaŭ sabato. Kaj ankaŭ:
- la 5a tago de la 9a monato kaj ties reciproko, la 9a tago de la 5a monato
- la 7a tago de la 11a monato kaj ties reciproko, la 11a tago de la 7a monato
Vidu ke tiuj kalkuloj estas tute sendependaj de la superjareco, ĉar oni fiksas la atenton sur la lastan tagon de februaro, ne gravas ĉu temas pri la 28a aŭ la 29a. La recipoj por la monatoj januaroj kaj februaroj ne estas tiel facile parkereblaj ĉar dependas de la superjareco. En vikipedio troviĝas pliaj detaloj.
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."