30a December 2006Kalendaro, reformo kaj esperantistoj
Komence de la jaro 2004 mi publikigis artikolon en bitakoro kun miaj ideoj pri ebla estonta reformo de la nuna Gregoria Kalendaro, tiel ke ĝi rezultus fiksa, kaj ne daŭre ŝanĝiĝanta de jaro al jaro. En mia propono, mi sugestas dividon laŭ 13 monatoj —ideo unue esprimita de la filozofo Auguste Comte— kun zodiakaj monatnomoj, inklude de Ofiuko.
Post hazarda komento en la blogo de Birke kaj Bertilo, mi eksciis —graŭ la dankinda peno de Bertilo mem— ke tiu ĉi temo estis tuŝita de la akademiano André Albault, kiu citas francan geografon, simpatian al esperanto, Elisée Reclus. Kiel diris Bertilo, tio estas temo perfekte taŭga por Esperantista menso.
André Albault mencias reformo-proponon de Reclus en sia libro Naŭ prelegoj pri la Fundamento; kurioze, Reclus ankaŭ mencias la uzon de zodiakaj nomoj kiel monatnomoj! Sed verŝajne, li bazas la proponon sur 12 monatoj, anstataŭ 13; krome, lia propono estas pli drasta, ĉar la jaro komenciĝus en la printempa ekvinokso (kiel la irana kalendaro), kio kaŭzus grandan transiran ŝokon.
Mi plu parolos pri tiaj ideoj jam la jaron komenciĝintan, ĉar ĝuste la unua tago de 2007 estas lundo, komenca tago de semajno; do, 2007 estus bona jaro por la reforma eko. Se la opinio de Bertilo estas trafa, mi prognozas ian reagon kaj debaton de legontoj.
Feliĉan transjariĝon!
25a January 2004Pli pri IFK
En antaŭa blogaĵo mi parolis pri la Internacia Fiksita Kalendaro (IFK) kiel ebla rearanĝo de la sunjaraj tagoj laŭ raciaj kriterioj.
Por plu ludi ĉirkaŭ tiu ideo, kaj iomete taksi ĝin, mi faris programeton kiu montras la hodiaŭan daton laŭ tiu kalendara sistemo. Ĝi estos sub la ligila areo de la bitakoro Korekto 2007-01-04: mi ne portis la programon al la nova bitakoro; konsultu ĝin ĉi tie. Anstataŭ simple nombri la monatojn, mi spicocele prenas la ideon uzi la nomojn de zodiakaj konstelacioj 1 kiel monatnomojn; Sagitario estus la unua (preskaŭ koincide kun januaro), kaj Ofiuko la lasta (preskaŭ koincide kun decembro). La datoj kiam suno trairas la zodiakajn konstelaciojn estas konsulteblaj en koncerna artikolo de Vikipedio.
19a January 2004Rekomendo librojn
Antaŭ kelkaj monatoj, amiko rekomendis kaj pruntedonis al mi libron La Lingvo de Matematiko, de Keith Devlin, en hispanlingva traduko. Mi avide fulmolegis ĝin!
Ĝi estas bonega kaj distra vojaĝo tra la matematika mondo kiu, kiel la aŭtoro mem atentigas, ne estas la scienco pri numeroj, laŭ iom naiva populara vidpunkto, sed la teorio pri (inter)rilatoj. Do, la vojaĝo ne stagnas ĉe aritmetiko sed (antaŭen)iras de la geometrio, pluiras tra algebro, diferenciala kalkulo, topologio, numerteorio, kaj tiel plu ĝis ĉiuj kampoj de la moderna kaj ĉiama matematiko.
4a January 2004Porĉiama kalendaro
Ekvenis la nova jaro. Tio ĉiam revekas mian intereson por la nuna okcidenta kalendaro kaj, ĉefe, por ties misagordoj, kiuj kaŭzas deŝovon de semajntagoj rilate al monattagoj. Do, kiel en ĉiuj pasintaj jaroj, indas konsulti kalendartabulon por kontroli kiam estos feritagoj, kiun semajntagon okazos elstaraj personaj datoj... Des pli konsultinde, ĉar 2004 estas superjaro.
20a November 2003Pri genoj, nomoj kaj genomoj
Nuntempe mi legas libron kies drama disvolviĝo estas tia, ke diversaj socioj tra la mondo rekonsideras sian nomoheredan sistemon, t.e., kiun familian nomon havu la gefiloj: ĉu la patran ĉu la patrinan. Estas menciata la hispana elturniĝo heredi ambaŭ ge-nomojn kiel en la ekzemplo:
Patro: Manuel Pancorbo Maza Patrino: Antonia Castro Molina
Filo: Manuel Pancorbo Castro
(La koincido de mia persona nomo kun tiu de mia patro estis kaprico de miaj gepatroj, tre kutima tamen.)