Revidi la stelojn

Jen video-klipo de koncerto de mia ĥoro. Ni ludas modernan kanton de usona komponisto Z. Randall Stroope nomata Riveder le stelle, el la malnova itala lingvo ĝi signifas Revidi la stelojn:

La teksto estas inspirita en la 34a Kanto de La Infero, el la Dia Komedio de Dante. Jen la pli-malpli laŭlitera traduko de la kantita parto

Sed la nokto revenas
kaj hastu ni al elir'
ni jam ĉion vidis.

Alproksimiĝas la standardoj de la Infera Reĝo!

Ni alsupris, tiom alte,
ke mi gvatis la ĉielajn belaĵojn
tra cirkla fendo en la groto.

Kaj jen ni eliris por revidi la stelojn.

La muziko estas senspirige bela. Mi esperas ke ni sukcesis redoni almenaŭ groson da tia beleco!

Temoj » muziko » ĥormuziko » ĥoro

Komentoj (0)

Adiaŭ, Mario

Mario Benedetti

La urugvaja poeto Mario Benedetti mortis la 17an de majo de 2009. Mi omaĝas lin, pro la bonegaj leg-momentoj kiujn mi ŝuldas al lia talento kaj poeta elano, per tiu ĉi traduko de unu el liaj poemoj.

Temoj » poezio » mario benedetti

Plu legi… Komentoj (9)

Svedaj krimromanoj

En la lastaj jaroj ekfuroris en Hispanujo romanoj de nekonataj, aŭ ne tro konataj, verkistoj. Mi povas mencii, okaze ke la leganto trovu tradukon al sia lingvo, la eseecan romanon Soldatoj de Salamino, de Javier Cercas, kaj la intrigan kaj fantastecan La ombro de la vento, de Carlos Ruiz Zafón. Ambaŭ estas rekomendindaj legaĵoj.

Bildo de Stieg Larsson

Ankaŭ el eksterlando venis amasvendataj romanoj, kia La kajtgvidisto, de la afgan-usona verkisto Ĥaled Hoseini. Sed la lasta librovendeja eksplodo venis el Svedujo. Temas pri la ĵus mortinta ĵurnalisto Stieg Larsson kaj ties krimromana serio Millenium. Mi ĵus havis la okazon paroli pri tiu serio en artikolo pri krimromanoj, verkita de sveda esperantisto, Maria Sandelin.

Temoj » Stieg Larsson » Millenium » romano

Plu legi… Komentoj (8)

Toston por la nova imperiestro!

Brando Barack

Temoj » tosto » barack

Komentoj (1)

La plej magia nokto

Maga Moŝto, Melĥioro sur ĉevalo

La nokto de la 5a al la 6a de januaro estas la plej magi-plena de la jaro, almenaŭ por la infanoj. Ili enlitiĝas ekscititaj pro la donacoj, kiujn lasos dumnokte la Tri Magaj Moŝtoj, kiuj venas el oriento por disdoni donacojn al ĉiuj infanoj. El mia infanaĝo mi memoras mian nervozon dum tiu mirinda vespero ĝis mia enlitiĝo, kaj kiom longe mi devis atendi por dormi...

Temoj » julo » kristnasko » mago

Plu legi… Komentoj (7)

<< Unua < Antaŭa [1 / 12] Posta > Lasta >>