14a November 2004Tradicio: gvidilo aŭ balasto
Konservemuloj laŭdas kaj protektas tradiciojn; krome, iaspeca natura leĝo diktas ke ju pli aĝa des pli konservema. Mi povus plu rakonti pri multaj tradicioj kiuj firme ŝtoniĝis sed kies nuna sekvo estas simple neutila, eĉ malutila; sed kiu tiujn ĉi alineojn legas, certe mem trovos facilege siajn proprajn ekzemplojn. Ni simple turnu la atenton al nia denaska lingvo... kaj jen aperos multaj kapricaĵoj kiuj plu konserviĝas "pro tradicio".
Mi ĵus trovis belan ekzemplon kiu parodias la ŝtoniĝon de tradicioj. Jen:
Kiam, ĉiun vesperon, guruo sidiĝis por la kultaj ekzercoj, ĉiam vagadis tien reen la kato de la aŝramo, ĝenante la fidulojn. Tial, guruo ordonis katenadon de la kato dum la vespera kulto.
Multajn jarojn post la morto de la guruo, oni plu katenis la katon dum la menciita kulto. Kaj kiam la kato mortis, oni alportis alian katon ĉe la aŝramon por plukateni ĝin dum la vesperaj ritoj.
Jarcentojn poste, la disĉiploj de la guruo verkis kleregajn eseojn pri la grava rolo de la katenita kato por la ĝusta realigo de la kulto.
Anthony de Mello (Birdokanto). Trad. M. Pancorbo
Do, ni ne timu forĵeti balaston: ni flugos foren...
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."