12a Aprilo 2009Svedaj krimromanoj
En la lastaj jaroj ekfuroris en Hispanujo romanoj de nekonataj, aŭ ne tro konataj, verkistoj. Mi povas mencii, okaze ke la leganto trovu tradukon al sia lingvo, la eseecan romanon Soldatoj de Salamino, de Javier Cercas, kaj la intrigan kaj fantastecan La ombro de la vento, de Carlos Ruiz Zafón. Ambaŭ estas rekomendindaj legaĵoj.
Ankaŭ el eksterlando venis amasvendataj romanoj, kia La kajtgvidisto, de la afgan-usona verkisto Ĥaled Hoseini. Sed la lasta librovendeja eksplodo venis el Svedujo. Temas pri la ĵus mortinta ĵurnalisto Stieg Larsson kaj ties krimromana serio Millenium. Mi ĵus havis la okazon paroli pri tiu serio en artikolo pri krimromanoj, verkita de sveda esperantisto, Maria Sandelin.
La serio Millenium konsistas el tri libroj, el kiuj du jam vendiĝas en hispana versio. Ambaŭ mi legis kun plezuro. Kiel supozate en tiaj furoraĵoj —des pli en krimromanoj—, la intrigo estas lerte prilaborita sed ĉi-foje gvidata de ĵurnalista rolulo, anstataŭ detektivoj aŭ policanoj. La rakont-stilo estas tre malafekta, ĵurnalisma, kun multaj detaloj de la ĉiutaga vivo. La ĉefroluloj estas interesaj, ĉefe la virina rolo, Lisbeth, duonaŭtisma kaj socie neadaptita, sed tre komputilema, kun elstara parker-kapablo kaj inteligento.
Bildigo pri la sveda socio
Kio plej multe interesis min estas la bildigo la svedan socion, spegulita en la vortoj de S-ro Larsson kaj ties roluloj. Kelkaj trajtoj surprizigis min, laŭ la kliŝoj kiujn mi senpripense havas pri Svedujo. Do, jen kolekto, ordigita laŭ ordo de banaleco (mi promesas ne elventrigi la intrigon):
- La nacia trinkaĵo de Svedujo estas... la kafo!
- Svedoj konsumas produktojn el IKEA... do, ili mem glutas siajn proprajn pilolojn ;-)
- Svedoj ciumas multe pli ol mi atendis... krom se tio estas artifikaĵo de la traduko.
- La kliŝo pri publika bonkondutemo pli-malpli konfirmiĝas. Estas momento de aŭta persekutado kaj la persekutanto, stirante super la rapid-limoj, timas ke aliaj aŭtoj prenu lian afiŝ-numeron por denonci lin... tia timo estas simple neimagebla en mia lando.
Kontraŭvirina perforto
Sed la trajto kiu vere ŝokis min estas la kaŝa perfortemo al virinoj prezentita en la romano... tio estas terura! Ja en la mondo estiĝas tiaj problemoj: la murdoj de virinoj en kelkaj urboj de Meksiko; la subpremado en islam-regataj landoj; la lastaj novaĵoj pri ostaĝigita kaj seks-perfortita filino en Aŭstrujo... mia propra lando havas tiun kanceron, kun pli ol 60 murdoj de virinoj pro la tiel nomata seksima aŭ hejma perforto.
La kontraŭvirina perforto prezentata en la romanoj estas eble pli subtila —kaŝita, ne evidenta...— sed iel pli terura, eble pro la tro detalema priskribo. Mi ne povas plu rakonti sen senvualigi la intrigon. Mi supozas ke la aŭtoro iom troigas, cele al pli interesa disvolviĝo de la dramo, sed vere mi restas ŝokita...
Kiel mi diris al Maria, la etikedo "krimromano" estas tro rapida. La rakontoj havas interesajn flankajn temojn: koruptado, ekonomiaj krimoj de grandaj korporacioj, naziismaj rondoj en Svedujo, ĵurnalisma esplorado...
Resume: rekomendinda legaĵo kiel amuzilo, sed ankaŭ kiel rapida manlibro pri la nuna sveda socio.
Dankegon pro tiu ĉi teksto! Kiam venontfoje mi emos legi krimromanon (eble post kelkaj monatoj) mi legos la unuan en la serio.
Jes, sendube vi kiel ne-svedo vidas aliaj aferojn ol mi. Pri la perforto kontraŭ virinoj, mi supozas ke ĝi ekzistas en ĉiuj landoj, bedaŭrinde ankaŭ en Svedujo.
La historio ĉirkaŭ la romanoj de Stieg Larsson estas ankaŭ interesa kaj - mi kredas - parto de la vendsukceso. La aŭtoro ja mortis pro koratako antaŭ ol la libroj estis publikigitaj. Kaj ekzistas preskaŭ preta manuskripto por kvara libro, pri kiu la parencoj nun kverelas.
Tute ne dankinde ;-)
Mi scivolas ĉu Kalle ankaŭ ne legis la serion, ĉar enestas detaloj kiuj povus inciti lin: 1e) la ĉefrolulo havas kiel kromnomon ("moknomon") ĝuste Kalle... pro komparo kun iu rolulo de Astrid Lindgren. 2e) La fona temo de la romanoj estas la ĵurnalisma esplorado, afero pri kiu Kalle fakas, mi kredas.
Mi legis ĉiujn tri, kompreble. Ili estas en nia librobretaro - la unua kiel malmultekosta poŝlibro, la dua kiel mezkosta bindita libreto, kaj la tria kiel plenkosta granda bindita libro, ĉar mi jam ne havis fortojn atendi, ke estu aĉeteblaj malpli kostaj eldonoj.
Sed ne Kalle estas la moknomo, estas Kalle Blomkvist, la nomo de detektivema knabo en du romanoj de Astrid Lindren. Do nenia rilato al mi. En la sveda Kalle estas simple karesa formo de Karl. En Finnlando ĝi povas esti baptonomo, same kiel en rusio Saŝa estas karesa formo de Aleksandr, sed en iuj sudslavaj landoj ĝi povas esti baptonomo.
Pri la ĵurnalisma esplorado en la romanoj mi jam ne memoras, sed ŝajnas al mi ke ĝi ne havas multan rilaton al vera ĵurnalisma laboro.
Cetere, kio estas tiu Feevy, kiun vi reklamas ĉi-maldekstre, kaj kion signifas "obteni"??
Kalle Kniivilä je la 13a Aprilo 2009Kalle skribas:
"Pri la ĵurnalisma esplorado en la romanoj mi jam ne memoras, sed ŝajnas al mi ke ĝi ne havas multan rilaton al vera ĵurnalisma laboro."
Tio iom mirigas, ĉar ja la verkisto estis mem ĵurnalisto. Nu, eble mi jam devas legi la librojn por povi diskuti ilin...
Nu, sed la romanoj ne estis verkitaj por priskribi la ĉiutagan laboron de ĵurnalisto, ili estis verkitaj por esti interesaj kaj streĉaj. ;-)
Kalle Kniivilä je la 13a Aprilo 2009Kalle, Maria: dankon pro viaj kompletigaj respondoj ;-)
Kalle, pri feevy mi skribos al vi mesaĝon.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."