8a December 2006Siliciblatoj venkas neŭronojn
Luis Restrepo verkis artikolon en sia blogo pri la malvenko de ŝakludisto Vladimir Kramnik kontraŭ la ŝakkomputilo Deep Fritz 10.
Luis opinias ke jam venis la momento kiam la monda ŝakĉampiono estas fakte komputilo. Kiel diris Anatoly Karpov, tio vere ne gravas, samkiel la ekzisto de biciklo ne malpermesas la atletajn konkursojn.
Mia opinio pri la afero estas ke, simple, komputiloj kapablas, multe pli bone ol homoj, parkeri jam luditajn matĉojn -kiuj per si mem donas respondojn al multaj ludsituacioj- kaj tie kuŝas vere ilia avantaĝo. Sed tio ne signifas ke komputiloj havas pli grandan strategian talenton ol homo.
Pri tio ĉi mi blogis antaŭlonge, okaze de egaliĝo de Kasparov kontraŭ, ĝuste, Fritz. Mi invitas al relego.
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."