23a November 2003Ŝakon en sako mi ne ŝatas
Elstara azerbajĝana ŝakludisto, Gari Kasparov, ne sukcesis venki matĉon kontraŭ ŝakkomputilo Fritz; la matĉo finiĝis pasintan mardon (2003/11/18) en Novjorko kun la rezulto 2-2. Plue, ĉiuj memoras la malvenkon de Kasparov kontraŭ komputilo Deep Blue de la firmao IBM. Tiuj faktoj ekigas alarmon inter ŝakludantoj kaj ĝenerala publiko: ĉu alvenas la tempo ke siliciaj blatoj superos homan cerbon?
Tre verŝajne tio iam okazos, sed ne tre frue. La plej forta apogpunkto de komputiloj en ŝakludo troviĝas en la unua dudeko da movoj, nomata aperturo, kvankam tiun fakton tre ofte pretervidas surfaca cerbumado pri la afero. Dum jarcentoj da ludado kaj analizado tiujn ludojn, ŝakarto kolektis enciklopediecan sciaron teorion de aperturoj kies enmemorigo estas simple neebla por homa ludanto, sed tre facila por komputilo. Per tiu malrekta homa gvidado, komputilo sukcesas ofte postludi la aperturon kun avantaĝo, kio, aldone al ĝia monstra kalkulkapablo, facile venkigas ĝin.
Tiu detala scio pri la plej fruktodonaj 20 unuaj movoj havas nedezirindan kromefikon en interhomaj ludoj; erudiciuloj povas venki pli talentajn ludistojn, samkiel nuntempe en teniso, fortuloj venkas talentulojn danke al sia raketeca ekluda rakedbato. Pri tiu antaŭvidebla ŝakstagnado atentigis la monda eksa ŝakĉampiono, Robert Fischer, meze de la 90aj jaroj, kiu proponis tre spritan solvon nomatan fiŝera lotuma ŝako.
En la fiŝera ŝako oni lotumas la poziciojn de la ŝakfiguroj tiel:
- blankaj kaj nigraj peonoj situiĝas samkiel en klasika ŝako
- la ceteraj blankofiguroj prenas lotume novan kolonon en la unua vico, tiel ke kurieroj estu sur malsamkoloraj kaheloj kaj reĝo estu inter la du turoj
- la ceteraj nigrofiguroj situiĝas simetrie al blankaj sed en la oka vico
Tio donas 960 apartajn komencajn poziciojn, kiajn ekzemplas apuda bildo. La ceteraj reguloj estas samaj al tradicia ŝako, krom kelkaj ŝanĝetoj en la arok-regulo1. Ludantoj unue lotumas la figurpoziciojn kaj sekve ekas la ludo per blankfigura movo.
Nu, la teorio de aperturoj nur validas por la klasika komenca pozicio sed la ĝeneralaj taktikaj kaj strategiaj principoj plu validas en ĉiaj pozicioj; do erudicio malmulte helpas, dum strategia talento donas avantaĝon.
Revenante al hom-kontraŭ-komputilaj defioj, tiu lotuma ŝako ekvilibrigus la ŝancojn de cerbo kontraŭ siliciblato: la gigopeza datumbanko de aperturoj kaj eĉ plenaj ludoj ne utilus al komputilo, kaj estus pli objektive mezureble ĉu la homa kribsistemo avantaĝas al bruteca elĉerpserĉado de la maŝino. Kaj kiel kromefiko, ŝakarto bremsus eniron en sakstraton de vakua erudicio.
1 Vi povas plu legi pri fiŝera ŝako en la paĝo pri ŝakvariantoj (anglalingve).
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."