Mitoj kaj ritoj de la kristisma jultempo

Tiu ĉi artikolo publikiĝis unue en la malnova bitakoro, en decembro de 2003. Mi kredas taŭga ĝian reaperigon en la kristanaska tago de 2006, preskaŭ nemodifitan.

Kristnasko certe estos fekunda inspiro por bitakoraj notoj. La ŝorca, preskaŭ paleolitika deveno de jultempo kiel adorofesto de vintra solstico, estas por mi nepreteratentebla incitilo. Tial mi havas kutimon ree tralegi, en tiuj antaŭjulaj datoj, interesan libron —bedaŭrinde nur hispanlingvan— titolitan: Mitos y ritos de la Navidad (Mitoj kaj ritoj de Kristnasko).

La libro donas multajn historiajn kaj religiajn faktojn ne ĉiam bone konatajn pri Kristnasko. Mi prikomentu unu aparte interesan pri la engluto solsticajn praritojn fare de kristismo: la naskiĝdato de Jesuo ne estis fiksita kiel la 25a de decembro ĝis la 4a jarcento!

Ĝis la 2a jarcentoj, kristanoj festis nur la Paskon de Resurekto. Pri la naskiĝo de Jesuo ili tute ne atentis ĉar ne konsideris ĝin grava. Dum la 3a jarcento komenciĝis la intereso pri la naskiĝo de Jesuo kaj la teologoj multe disputis pri ĝi. Ili proponis multajn datojn, ĉefe printempajn! Kial? Pro la vortoj de Luko:

Estis paŝtistoj en la regiono kiuj tranoktis rekte sub ĉielo dum ili enviciĝis gardi la ŝiparon. Aperis anĝelo de la Sinjoro kaj la Gloro de la Sinjoro ĉirkaŭvolvis ilin per sia lumo.
Lk 2,8-14.

Sed malfacilas dormi eksterdome dum vintro, eĉ en tiuj sudaj palestinaj regionoj! Tamen, finfine en la 4a jarcento fiksiĝis la naskiĝdato de Jesuo en la 25a de decembro, kiu ne hazarde estas la naskiĝdato de rivala antikvega suna dio, Mitra, kiu devenas de la pra-zaratuŝtra persa-barata religio; Beĉjo povus klarigi pli detale. Mi diras "rivala" en la senco ke li estis populara dio tiuepoke.

Kaj, kial Mitra? Ĉar al Jesuo oni enŝovis plurajn legendojn jam atribuitajn al Mitra: li naskiĝis el virgulino en kavo; lin adoris paŝtistoj kaj magoj; li faris miraklojn; li estis persekutata; lin finfine oni mortigis; li resurektis post tri tagoj...

En Hispanujo ni diras: se ĝi estas blanka kaj troviĝas en botelo, tre verŝajne ĝi estas lakto.

Temoj » julo » kristnasko

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: