18a April 2007Armila cirklo
Desegno de bildstriisto El Roto en la ĵurnalo El País, la 17an de aprilo de 2007.
La amuzbildo havas kurioze la saman ĉenstrukturon, kiel la rakonto pri Piramo kaj Tisbo, nur kun malsama materialo. Piramo, kredante ke leono mortigis Tisbon ( = mia najbaro havas pistolon), mortigas sin mem ( = mi aĉetis pafilon); Tisbo tamen viva trovas Piramon morta kaj siavice suicidas ( = li jam ekhavis kanonon).
Eblas inversigi la ĉenon: oni diris, ke mia najbaro ne estas armita (i), do mi ne armis min (ii); montriĝis, ke li tamen ja estis armita, kaj li mortpafis min (iii). En la amuzbilda versio nur komenciĝas armilkonkurado; en la inversa versio, mi mortas. Do jam ne komika, sed, kiel ĉe Piramo kaj Tisbo, tragedia.
Ken
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."