Anthony de Mello

Portreto ĉe demello.org

En mia antaŭa artikolo aperis reago kiu esprimas ian malkontenton antaŭ la ebleco ke, pro reformo de kalendaro, la naskiĝtago falus sur la sama semajntago ĉiujare. Tio igis min repensi pri la fortaj katenoj kiujn la tradicioj trudas al nia menso. Mi fakte iam publikigis tradukon de teksto kiu primokas la starigon de tradicioj kaj eĉ la tradiciojn mem.

La aŭtoro de la originala teksto estas Anthony de Mello, barata jezuito, pri kiu mi reaŭdis antaŭ nelonge buŝe de mia finna gasto Jukka Vaijarvi; Jukka diris ke li legas nuntempe la verkaron de A. de Mello. Mi esprimis mian miron ke homo tiel implikiĝanta en la religio —ĉiam konservema kaj tradici-defenda—, kritikis tradiciojn, en eseeto kiu aparte pensigas pri religiaj tradicioj.

Pelite de la scivolemo, mi serĉis plian informon pri S-ro de Mello. Li bedaŭrinde mortis en frua aĝo, en la jaro 1987; kaj jen la... surprizo?: liaj verkoj estis kondamnitaj kaj konsiderataj "neakordigeblaj kun la kristisma kredo" en 1998, fare de la Kongregacio por la Doktrino de la Fido —speco de vatikana inkvizicio—, tiam estrata de la Kardinalo Joseph Ratzinger, kiu nuntempe enposteniĝas kiel Papo Benito la 16a!

Tio estas definitiva instigo: se homo kia la nuna Papo konsideris lin kondamninda, mi do nepre plu legu la verkojn de pastro de Mello.

Hazarde, Jorge Camacho ĵus blogis pri S-ro Ratzinger.

Temoj » socie » religio

Mi ne certas kiaspecajn tradiciojn vi (kaj Anthony Mello ) celas, eble ĉiujn? La vivo kaj la ĉiutago ja estas plena de tradicioj, de la lulilo ĝis la tombo, samkiel de la mateno ĝis la vespero. Multaj el ili estas banalaj kaj simple faciligas la vivon kaj tiel oni ŝparas sian energion. Pri tio, laŭ mi temas nome, do kapablo distingi kio estas pli grava kaj kio malpli grava. Turnante sian energion en ŝanĝadon kaj pridemandadon de tradicioj/rutinoj/pensmanieroj ne tiom gravaj, oni povas malutile forŝteli energion de ŝanĝoj kiuj estintus pli gravaj. Mi aliflanke konsentas ke jen temas pri subjektivaj prijuĝoj.

Al la ideo de malferma, kritika pensado mi ja plene aliĝas.

Maria Sandelin

Maria Sandelin je la 8a January 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: