12a Aprilo 2009Svedaj krimromanoj
En la lastaj jaroj ekfuroris en Hispanujo romanoj de nekonataj, aŭ ne tro konataj, verkistoj. Mi povas mencii, okaze ke la leganto trovu tradukon al sia lingvo, la eseecan romanon Soldatoj de Salamino, de Javier Cercas, kaj la intrigan kaj fantastecan La ombro de la vento, de Carlos Ruiz Zafón. Ambaŭ estas rekomendindaj legaĵoj.
Ankaŭ el eksterlando venis amasvendataj romanoj, kia La kajtgvidisto, de la afgan-usona verkisto Ĥaled Hoseini. Sed la lasta librovendeja eksplodo venis el Svedujo. Temas pri la ĵus mortinta ĵurnalisto Stieg Larsson kaj ties krimromana serio Millenium. Mi ĵus havis la okazon paroli pri tiu serio en artikolo pri krimromanoj, verkita de sveda esperantisto, Maria Sandelin.
La serio Millenium konsistas el tri libroj, el kiuj du jam vendiĝas en hispana versio. Ambaŭ mi legis kun plezuro. Kiel supozate en tiaj furoraĵoj —des pli en krimromanoj—, la intrigo estas lerte prilaborita sed ĉi-foje gvidata de ĵurnalista rolulo, anstataŭ detektivoj aŭ policanoj. La rakont-stilo estas tre malafekta, ĵurnalisma, kun multaj detaloj de la ĉiutaga vivo. La ĉefroluloj estas interesaj, ĉefe la virina rolo, Lisbeth, duonaŭtisma kaj socie neadaptita, sed tre komputilema, kun elstara parker-kapablo kaj inteligento.
Bildigo pri la sveda socio
Kio plej multe interesis min estas la bildigo la svedan socion, spegulita en la vortoj de S-ro Larsson kaj ties roluloj. Kelkaj trajtoj surprizigis min, laŭ la kliŝoj kiujn mi senpripense havas pri Svedujo. Do, jen kolekto, ordigita laŭ ordo de banaleco (mi promesas ne elventrigi la intrigon):
- La nacia trinkaĵo de Svedujo estas... la kafo!
- Svedoj konsumas produktojn el IKEA... do, ili mem glutas siajn proprajn pilolojn ;-)
- Svedoj ciumas multe pli ol mi atendis... krom se tio estas artifikaĵo de la traduko.
- La kliŝo pri publika bonkondutemo pli-malpli konfirmiĝas. Estas momento de aŭta persekutado kaj la persekutanto, stirante super la rapid-limoj, timas ke aliaj aŭtoj prenu lian afiŝ-numeron por denonci lin... tia timo estas simple neimagebla en mia lando.
Kontraŭvirina perforto
Sed la trajto kiu vere ŝokis min estas la kaŝa perfortemo al virinoj prezentita en la romano... tio estas terura! Ja en la mondo estiĝas tiaj problemoj: la murdoj de virinoj en kelkaj urboj de Meksiko; la subpremado en islam-regataj landoj; la lastaj novaĵoj pri ostaĝigita kaj seks-perfortita filino en Aŭstrujo... mia propra lando havas tiun kanceron, kun pli ol 60 murdoj de virinoj pro la tiel nomata seksima aŭ hejma perforto.
La kontraŭvirina perforto prezentata en la romanoj estas eble pli subtila —kaŝita, ne evidenta...— sed iel pli terura, eble pro la tro detalema priskribo. Mi ne povas plu rakonti sen senvualigi la intrigon. Mi supozas ke la aŭtoro iom troigas, cele al pli interesa disvolviĝo de la dramo, sed vere mi restas ŝokita...
Kiel mi diris al Maria, la etikedo "krimromano" estas tro rapida. La rakontoj havas interesajn flankajn temojn: koruptado, ekonomiaj krimoj de grandaj korporacioj, naziismaj rondoj en Svedujo, ĵurnalisma esplorado...
Resume: rekomendinda legaĵo kiel amuzilo, sed ankaŭ kiel rapida manlibro pri la nuna sveda socio.
21a Januaro 2009Toston por la nova imperiestro!

5a Januaro 2009La plej magia nokto
La nokto de la 5a al la 6a de januaro estas la plej magi-plena de la jaro, almenaŭ por la infanoj. Ili enlitiĝas ekscititaj pro la donacoj, kiujn lasos dumnokte la Tri Magaj Moŝtoj, kiuj venas el oriento por disdoni donacojn al ĉiuj infanoj. El mia infanaĝo mi memoras mian nervozon dum tiu mirinda vespero ĝis mia enlitiĝo, kaj kiom longe mi devis atendi por dormi...
21a Aŭgusto 2008Elsendo el la infero
Okaze de la terura aviadil-kraŝo en Madrido, amasmedioj reagis histerie, foje kun granda morala damaĝo al viktimoj kaj ties proksimuloj.
Mi ĵus trovis jenan artikolon en hispana blogo Mi mesa cojea (mia tablo lamas), kiu spegulas mian propran penson —eble ne cent-el-cente— pri la rolo de amaskomunikiloj en tiaj okazintaĵoj. Kvankam la aŭtoro, José A. Pérez, parolas nur pri televido —kies naŭzon mi kutime preteratentas danke al manko de tiu diabla aparato—, mi kredas ke multo el ĝi aplikeblas al aliaj amasmedioj. Krome, mi konjektas ke la sperto de alilandaj homoj tre bone kongruas kun tiu ĉi artikolo.
Do, mi tradukis ĝin sube kun permeso de la aŭtoro. Mi liveras ĝin laŭ la KomunKrea Rajtigilo (atribuo+ne komercaj celoj+neniu derivaĵo) devigita de la originalo.
12a Aŭgusto 2008Nigra humuro
La originalo ŝuldiĝas al hispana bildstriisto Manel Fontdevila kaj aperis unue en la reta versio de la ĵurnalo Público. Pri tiu temo de la kartvela milito, mi rekomendas legi rilatan artikolon de Kalle Knivillä.
