2a December 2006Toledo, velŝipoj kaj intercivitana milito
Jam pasis kelkaj semajnoj ekde mia lasta blogaĵo kaj ĉi-okaze mi kredas inde verki tagĵurnalecan afiŝon.
Kio plejmulte kulpis pri mia neatentado al blogo estis la kreazo kaj prizorgado la retejon de mia ĥoro Voĉensemblo 21a Jarcento, kaj la retejon de la butiko de mia edzino, Manoj kaj Koloroj; ĝi estas vendejoj de aferoj rilataj al manartaĵoj, pentrado, farbado kaj ornamado. La sperto atingita en tiu fako pri retejaj konstruoj pelis min konsideri la transloĝigon de tiu ĉi blogo al propra servilo, kun propraj iloj sendependaj de ekstera servo kia "blogspot", plena esperantigo de la interfaco, aliro laŭplaĉa al bildoj, ktp; konsideru tion realigota projekto kiu efektiviĝos post ne multe.
Krome, mi ĝuis la viziton de pluraj esperantistoj. Fine de oktobro venis Ivo Durwael kaj lia amiko Pierre. Ili gastis ĉe Roĝer, pri kiu mi parolis en antaŭa blogaĵo, kaj lia koramikino Olga; Roĝer vokis min kaj germanan esperantiston, Anja Kruse, kiu nuntempe laboras en Madrido, kaj ĉiuj kune iris viziti proksiman historiplenan urbon Toledo. La tago estis neforgesebla! vi povas vidi kelkajn fotojn.
Alia vizitinto estis Jukka Vaijarvi, finno kiun mi renkontis dum la UK de Berlino, en 1999, kie ni gastis en sama studenta tranoktejo. Li venis de Cherbourg (Francujo) ĝis Porto (Portugalujo) per velŝipo(!) kaj poste al Madrido per "normalaj" busaj rimedoj; li rakontis pri travivo de ŝtormo en la Bizkaja Golfo kaj aliaj enviindaj aventuroj...
Kaj laste, dum tiu ĉi semajno, venis la konata germano Ulrich Lins al kongreso pri la hispana intercivitana milito... en mia propra universitato, UNED. Lia alveno kungluas al la fakto ke li estas kunaŭtoro de artikolo por tiu kongreso, pri la utiligado de esperanto dum la milito. La alia aŭtoro estas Toño del Barrio, kiu lekciis la prelegan version de la artikolo. Pri tio ĉi estas detala raporto en Libera Folio.
Jen fotoalbumo pri tiuj improvizitaj e-aranĝetoj dum tiu ĉi aŭtuno.
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."