Somero en Esperantujo

Walĉjo svingas tipe hispanan manventumilon dum arta vespero en Maribor

Mi revenis antaŭ unu semajno de vojaĝo en Esperantujo, akompanata de mia parulo, Coral. Unue, mi ĉeestis la 7an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, en Maribor, Slovenujo; poste, mi trairis Hungarujon per Pasporta Servo, kie nin gastigis afablege Lászlo kaj Monika (Vesprém), Lilla kaj Zoli (Budapest), Attila (Győr) kaj ties gepatroj, Attila kaj Edit (Pápa); laste, ni finis nian vojaĝon en Vieno, Aŭstrujo, danke al gastemo de ĉarma deĵoranto en Esperanto-Muzeo (kies viziton, diable, mi ne povis realigi pro ties maloportuna horaro), Kathrin Delhougne. Ĉiu donacis al ni sian plej valoran posedaĵon: tempon, servitan per karo kaj afableco. Al ĉiuj mi elkore dankas.

Pri la kongreso mem... nu, estas multo dirinda, sed mi ne deziras verki plenan recenzon por iu revuo... tio postulus tre multe da tempo! Tamen, mi almenaŭ agnosku la grandan penon de la organizintoj, la familio Obradović, kun Vesna kiel kapitano: bonega laboro! Graŭ ili la malfacilaĵoj glatiĝis kaj danke al ili ni disponis bonegan interretan kafejon kiel renkontiĝejon: jen imitinda (sed malfacile atingebla) iniciato!

La ekskursa kaj arta programoj elstaris; ni ĝuis subtekstigitajn filmojn, teatraĵojn, ĥor-prezenton, koncertojn de Solo, JoMo kaj ankoraŭ ne konata Attila Schimmer, viena kabaretisto el hungara deveno kiu alportis kiĉan aeron. Pro la nombro da partoprenantoj (maksimume 300) la kongreso iĝis familieca kaj, do, facilis la eltrovo novajn amikojn.

Sed mi ĉesu paroli! Bildo valoras pli ol 1000 vortoj; do, mi proponas al vi eĉ 73 fotojn, kapteblajn el la fotoalbumo, pri la kongreso. Kiel eble plej frue mi aldonos kelkajn pri la vojaĝo en Hungarujo kaj Vieno.

Temoj » movado » pasporta servo

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: