Reveno kaj podkasto

Post kelkaj monatoj, mi revenas! Mi jam avertis (mi faris... ĉu ne?) ke reguleco ne estas garantiata, sed mi agnoskas ke tiom longan silenton eĉ ne mi antaŭkalkulis.

Mi ne enuigos per miaj lamentadoj. Hodiaŭ plu estas mia jubilea naskiĝtago kaj tio sufiĉas por reveki la aferon. Sed mi aldonos ion plian: antaŭ nelonge mi estis intervjuita de la fama brazila Dĵ, Roger Grilo, konata sub la artista kromnomo Roĝer Borĝes kaj kiu nuntempe loĝas en Madrido. Li ĵus metis je la dispono de la esperantistaro sian duan podkaston kiu estis dediĉita al Hispanujo, kaj kiun mi kontribuis per miaj vortoj. Estis krome intervjuita Farri, muzikisto de Kaj Tiel Plu kaj Karles Berga, la ĉefhomo de Pasporta Servo en Katalunujo.

Se vi deziras iom scii pri mia pasinteco kiel rokmuzikisto, do, aŭskultu la programon!

Temoj » movado » muziko » podkasto

La ligilo al la podkasto ne funkcias...

Robert Budzul je la 27a December 2006

Korektita!

Dankon Robert.

Manuel Pancorbo je la 28a December 2006

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: