21a July 2007Premio por fivorto
Antaŭ nelonge mi ricevis neatenditan novaĵon: mi estas la gajninto la trian premion de konkurso de sakraĵoj, insultoj, maldecaĵoj kaj fivortoj, organizita de la junaj norvegaj esperantistoj por pruvi la viglecon de esperanto en tiu ĉi aparta lingvokampo, kiun tamen tre multe atentas la komencontoj aŭ eĉ simplaj scivoluloj.
Nu, mi partoprenis naivece, sen iu ajn venkinklino, sed laŭdante la iniciaton: ne ĉio estu morne seriozaj literatur-konkursoj en Esperantujo! Mia premiata kontribuo estas fifrazo kiun mi tradukadaptis el simila kordoba esprimo: vi estas pli delikata ol felo de fekaĵo ;-)
Pli da informo, en la supraj ligiloj; krome, mi proponas filmon de la verdikta ceremonio, registritan de la organizintoj mem. Ne prenu vian kacon per pinĉiloj kaj tuj spektu ĝin!
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."