26a Aŭgusto 2008Manĝado estas bona por la sano
Pere Quintana ĵus renovigis la faman debaton pri kiel agadi, ĉu por esperanto (ankaŭ pri esperanto), aŭ ĉu per esperanto. Mi forte rekomendas legi lian prian blogaĵon ĉar, kvankam unuavide ĝi ŝajnas la tipa fervora poziciiĝo de freŝ-bakito, ĝi enhavas novajn argumentojn. Pere apartenas al grupo de aktivuloj kiuj debatas kaj cerbumas pri la difiniĝo kaj roloj de homaj retoj, ties interagado kaj la sekvoj de ret-aktivumado, ĉefe —sed ne nepre— en rilato al la ebloj liveritaj de la novaj teknologioj (interreto, poŝtelefonoj...). Jam aperis reago fare de Akvosfero.
Kiel diris Tonyo en sia komento al artikolo de Pere, tiu debato por/per estas jam malnova; kaj mi aldonus, paralela al alia fama debato raŭmismo/finvenkismo.
Kaj kiel Pere, mi troviĝis meze de ĝi tuj post mia esperantistiĝo, ĉar mi, nesciinte pri tiu debato, fariĝis natura adepto de la opcio "per"; mi memoras, en mia staĝo en Gresiljono en 1997, kiam mi diris ke tiuj UKoj kaj renkontiĝoj estas nur amuziloj por "konvertitoj", sed ke mi lernis esperanton kun la celo uzi ĝin kiel ilon por ne-esperantaj aferoj. Kaj la respondo estis kliŝa: nu, jes; sed la agado por esperanto ankaŭ valoras. Ĝuste tiun opinion respegulas la artikolo de Akvosfero
De mia unua UK, Montpellier 1998, mi memoras la paroladon de la iama prezidanto de la SAT-komitato dum la solena malfermo; li parolis ĝuste pri tiu "por/per"-debato kaj mi tuj konsciis ke mi alteriĝis sur la terenon de unu el la "batalantoj"!
Dum la lastaj jaroj mi kredis ke la "per"-batalo atingis kontentigan punkton, sed la realo krude montras la malon. Multaj esperantistoj aŭ konsideras esperanton kiel kluban hobion aŭ, kiel atentigas Pere, konsideras ĝin el tro ideologia vidpunkto.
Vidu ekzemple, jenan artikolon de Laszlo Szőke (Ladislao), alia relative nova esperantisto kiu laboras kiel ĵurnalisto. Ĝia ĉefa temo estas plendo pri la organizado de pasinta UK en Roterdamo; sed meze de ĝi troviĝas tiu "perlo", pri la kunsido de Subkomitato 2 (la grasigoj estas miaj):
Mi aŭskultis enorde ĝeneralaĵojn pri la problemoj de Esperantujo pri komunikado —ankaŭ fare de Barbara Piertzak, respondeculo pri informado de UEA—, kaj kiam mi vortumis komenton pli konkretan, ke nia informagentejo —kie mi deĵoras— aĉetus novaĵojn-informojn/temojn esperantlingvajn ankaŭ, sed ne nepre pri Esperanto, s-ino Piertzak, la kara, aldonis siavice ŝercan mencion, ke la temo ja estas aĉetita, he-he. Kvankam mia komento/propono ne sonis en bela kaj flua Esperanto —mi nur klopodis komprenigi la esencon de mia propono—, tamen, mi ne atendis tian reagon, precipe de la respondeculo pri informado de UEA. Nun jam mi scias, ke estis superflue deziri meritplenan diskuton pri la ebla uzo de Esperanto ankaŭ en la komerco pri informoj.
En la debato pri la artikolo de Ladislao, Paul Peeraerts atentigas pri Monato, revuo kiu agas per esperanto. Sed tiaj projektoj ŝajnas kiel predikoj en dezerto...
La ĉefa celo de tiu ĉi blogaĵo estas defendi la tezon de Pere, eĉ se ties konkludoj ŝajnas iom tro drastaj. Kaj mi ne deziras mildigi liajn konkludojn per la kliŝaĵo sed la agado por esperanto ankaŭ valoras, ĉar la agado por esperanto jam tro multe pezas en nia mondeto! Krome, ĝi estas triviala aserto, kaj la konkludoj de Pere tute ne estas trivialaj. Imagu, ke mi atentigus: sporto estas bona por la sano, por kompensi troan manĝadon. Kaj la respondo estus: nu, jes: sed manĝado ankaŭ estas bona por la sano.
“uzi E-n kiel ilon por ne-esperantaj aferoj” – tro ĝuste! Por ke Esperanto estu esperanto, ni devas ĉesi rigardi sin en la spegulo kiom estas belaj kaj saĝaj… Kontraŭ ni perdos momenton!
Pli http://wp.me/pnWoQ-1r
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."