Impona vortaro je unu musklako

Antaŭ tri jaroj aperis la vortaro kiun kovis dum siaj lastaj jaroj la bedaŭrinde frue mortinta Fernando de Diego: la Granda Vortaro Hispana-Esperanto (GVHE). La verko, brik-forma kaj PIV-aspekta, imponas pro sia grandiozeco, precizeco, pezo kaj relative modesta prezo.

Estas du novaĵoj pri GVHE. La malbona: la eldono elĉerpiĝis kaj la eldonisto, Liven Dek, planas revizii eraretojn kaj poluri detalojn antaŭ ol reeldoni ĝin; do, atendado nepras.

Skanita paĝo de la papera GVHE

Sed la alia novaĵo ne estas bona... estas bonega! La GVHE ĵus aperis rete, danke al Hispana E-Federacio (HEF) kaj ties retej-administranto (kaj prezidinto) Miguel Ángel Sancho, kiun helpis alia hispana aktivulo José Rodríguez. Jen la retadreso: http://www.esperanto-es.net/diccionario/.

La prezento estas simpla interfaco kie la uzulo povas demandi pri kapvorto (nepre hispana, ĉar temas pri unudirecta vortaro) aŭ serĉi en la difinoj (kaj do, eblas serĉi esperanto-vorton). Tiu reta versio kunhavas la ĉefan trajton de la papera versio, nome, ke la frazeologio estas "plurhispana", do ĝi kalkulas pri diversaj variantoj de la hispana lingvo.

Des pli ĝojige, samideano Pablo Busto ĵus kreis serĉilon por la fasado de Fajrovulpo. Bedaŭrinde ĝi fuŝas la akcentitajn literojn; sed kredeble Pablo aŭ iu alia riparos ĝin.

Kia bonŝanco por hispanlingvaj esperantistoj!

Temoj » vortaro » movado

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: