gxangalo.com aĉetita de CNN

CNN logo

Jen eksterordinara novaĵo!

La usona televida kompanio CNN ĵus aĉetis al Flavio Rebello la esperantlingvan portalon gxangalo.com, kiu estis minacita je malapero pro manko de aĉetanto, kiel informis Libera Folio.

CNN disponigas sian servon ankaŭ en interreto, pere de aliaj lingvoj krom la angla, ekz. la japana kaj la araba. En televido, ĝi havas servon ankaŭ en la hispana. Responsulo de CNN deklaris ke per tiu aĉeto, CNN deziras servi esperantlingvajn novaĵojn kaj, tiel, anticipe okupi tiun merkatan niĉon kadre de la nekonkurenco kaŭzita pro la ĉeso de la esperantaj elsendoj de Radio Polonia. Ni estu la unuaj proponi tian servon al esperanta komunumo, kaj tiel atingos tre favoran pozicion, ŝi diris.

Post kelkaj investoj kaj renovigoj, estas planite ke portalo re-ekagos venontan 1an de aprilo. Plua informo, ĉi tie.

Post-redakto, 29a de decembro: kiel multaj komprenis, temas pri blago en la Tago de Naivuloj. La lasta ligilo de la artikolo gvidas al klarigo de tiu tradicio.

Temoj » amasmedioj

Dankon pro la informo Manolo,
jam de multaj tagoj mi ne povis dormi. Mi volis savi la Internacian Televidon sed mi ankorau ne kolektis la tutan monon por aĉeti ĝin.
Nun, pli trankvila, mi povos uzi la monon por ŝipkrozi iomete en la Mediteraneo :)

Karles

Karles je la 28a December 2006

Kia malĝojiga novaĵo! Mi ĉiam preferis BBC ol CNN. Kial ĝangalo konsentis aĉetiĝi per tiuj aĉuloj en CNN?! Ho ve! Granda skandalo por esperantistoj!!

becxjo je la 28a December 2006

Fine CNN atingos tion kion ĝi bezonis por plifortiĝi ankoraŭ pli! Per tiu aĉeto ĝi fariĝos vere "internacia" lingve.

Luis Guillermo Restrepo Rivas je la 28a December 2006

Kial CNN aĉetus Ĝangalo? Se CNN volas krei esperantlingvan retlokon, ili simple povus krei ĝin. Ili ne bezonas Ĝangalon.

1an de aprilo? Tiu estas la Tago de Aprilaj Malsaĝuloj (April Fools Day).

Tial... mi kredas ke ĉi tiu estas ŝerco.

Scott je la 28a December 2006

kaj poste ni ĝangalon reaĉetos

jargan je la 28a December 2006

Bona novaĵo. Komence mi misrigardis kaj kun ektimo opiniis ke ĝangalo aĉetis CNN. Ho ve, mi pensis, baldau CNN pankrotiĝos kaj malaperos...

Peeter je la 28a December 2006

Nu, la 28a de decembro estas la tago de naivuloj en mia lando ;-) Mi parolas pri tio, kaj ties origino, en la lasta ligilo de la artikolo:

http://bitakoro.blogdns.org/hispanuje/osmo-buller-ree-demisias/

Almenaŭ ni nomas tion per pli kompata esprimo "tago de naivulo" ol angloj nomas sian blagotagon, la 1an de aprilo, "aprila tago de stultuloj" ;-)

Bonvenon al ofenditoj en mia naivula kaptilo kaj pardonpeton (se entute estas iu...). Al la ceteraj... nu, se mi sukcesis ridetigi vin, tio estas mia sukceso!

Manuel Pancorbo je la 28a December 2006

Ankaŭ en mia lando, Kolombio, pro nia hispandevena kulturo, oni faras blagojn las 28an de decembro. Eĉ ĵurnaloj -kutime seriozaj- foje aperigas tiajn blagojn en unua paĝo.
Mi gratulas vin Manŭel, ĉar ingenie vi kaptis la okazon por elipensi -se ne "kredebla" almenaŭ "logike senca" blago, kiun vi aldone helpis argumenti pere de la afero pri Pola Radio.

Luis Guillermo Restrepo Rivas je la 29a December 2006

CNN povas aĉeti tutan ĝangalon, sed mia koro ne estas vendebla.

Francesco GAETA je la 29a December 2006

Kia ironio!

Senvorte,

Paulo Nascentes, el Brazilo

Paulo Nascentes je la 29a December 2006

Mi volas esprimi miajn plej elkorajn dankojn al vi, administrantoj de CNN, pro via helpo kaj apogo senprecedenta al la Esperanto Movado! Dio benu vin ĉiujn, pro tiu efektiva kaj efika paŝo cele al la paco en nia planedo. Benataj estu ĉiam la homoj bonan-volon havantaj.

(via x-sistemo ŝajnas tre efika! Ĉu oni finfine solvis tiun ĉi problemon?)

Célio Freitas Martins je la 24a March 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: