Manĝado estas bona por la sano

Iu freneza verdulo

Pere Quintana ĵus renovigis la faman debaton pri kiel agadi, ĉu por esperanto (ankaŭ pri esperanto), aŭ ĉu per esperanto. Mi forte rekomendas legi lian prian blogaĵon ĉar, kvankam unuavide ĝi ŝajnas la tipa fervora poziciiĝo de freŝ-bakito, ĝi enhavas novajn argumentojn. Pere apartenas al grupo de aktivuloj kiuj debatas kaj cerbumas pri la difiniĝo kaj roloj de homaj retoj, ties interagado kaj la sekvoj de ret-aktivumado, ĉefe —sed ne nepre— en rilato al la ebloj liveritaj de la novaj teknologioj (interreto, poŝtelefonoj...). Jam aperis reago fare de Akvosfero.

Kiel diris Tonyo en sia komento al artikolo de Pere, tiu debato por/per estas jam malnova; kaj mi aldonus, paralela al alia fama debato raŭmismo/finvenkismo.

Kaj kiel Pere, mi troviĝis meze de ĝi tuj post mia esperantistiĝo, ĉar mi, nesciinte pri tiu debato, fariĝis natura adepto de la opcio "per"; mi memoras, en mia staĝo en Gresiljono en 1997, kiam mi diris ke tiuj UKoj kaj renkontiĝoj estas nur amuziloj por "konvertitoj", sed ke mi lernis esperanton kun la celo uzi ĝin kiel ilon por ne-esperantaj aferoj. Kaj la respondo estis kliŝa: nu, jes; sed la agado por esperanto ankaŭ valoras. Ĝuste tiun opinion respegulas la artikolo de Akvosfero

De mia unua UK, Montpellier 1998, mi memoras la paroladon de la iama prezidanto de la SAT-komitato dum la solena malfermo; li parolis ĝuste pri tiu "por/per"-debato kaj mi tuj konsciis ke mi alteriĝis sur la terenon de unu el la "batalantoj"!

Dum la lastaj jaroj mi kredis ke la "per"-batalo atingis kontentigan punkton, sed la realo krude montras la malon. Multaj esperantistoj aŭ konsideras esperanton kiel kluban hobion aŭ, kiel atentigas Pere, konsideras ĝin el tro ideologia vidpunkto.

Vidu ekzemple, jenan artikolon de Laszlo Szőke (Ladislao), alia relative nova esperantisto kiu laboras kiel ĵurnalisto. Ĝia ĉefa temo estas plendo pri la organizado de pasinta UK en Roterdamo; sed meze de ĝi troviĝas tiu "perlo", pri la kunsido de Subkomitato 2 (la grasigoj estas miaj):

Mi aŭskultis enorde ĝeneralaĵojn pri la problemoj de Esperantujo pri komunikado —ankaŭ fare de Barbara Piertzak, respondeculo pri informado de UEA—, kaj kiam mi vortumis komenton pli konkretan, ke nia informagentejo —kie mi deĵoras— aĉetus novaĵojn-informojn/temojn esperantlingvajn ankaŭ, sed ne nepre pri Esperanto, s-ino Piertzak, la kara, aldonis siavice ŝercan mencion, ke la temo ja estas aĉetita, he-he. Kvankam mia komento/propono ne sonis en bela kaj flua Esperanto —mi nur klopodis komprenigi la esencon de mia propono—, tamen, mi ne atendis tian reagon, precipe de la respondeculo pri informado de UEA. Nun jam mi scias, ke estis superflue deziri meritplenan diskuton pri la ebla uzo de Esperanto ankaŭ en la komerco pri informoj.

En la debato pri la artikolo de Ladislao, Paul Peeraerts atentigas pri Monato, revuo kiu agas per esperanto. Sed tiaj projektoj ŝajnas kiel predikoj en dezerto...

La ĉefa celo de tiu ĉi blogaĵo estas defendi la tezon de Pere, eĉ se ties konkludoj ŝajnas iom tro drastaj. Kaj mi ne deziras mildigi liajn konkludojn per la kliŝaĵo sed la agado por esperanto ankaŭ valoras, ĉar la agado por esperanto jam tro multe pezas en nia mondeto! Krome, ĝi estas triviala aserto, kaj la konkludoj de Pere tute ne estas trivialaj. Imagu, ke mi atentigus: sporto estas bona por la sano, por kompensi troan manĝadon. Kaj la respondo estus: nu, jes: sed manĝado ankaŭ estas bona por la sano.

Temoj » movado » agado

Komentoj (1)

Somero en Esperantujo (plue)

Kiel daŭrigo de la antaŭa artikolo, mi prezentas filmon registritan dum la pasinta Eŭropa Esperanto-Unia Kongreso de Maribor, pri la unua koncerto de Attila Schimmer.

Se vi kapablas indulgi la bild-kvaliton, mi kredas ke vi ĝuos ĝin :-)

Temoj » movado » muziko

Komentoj (0)

Somero en Esperantujo

Walĉjo svingas tipe hispanan manventumilon dum arta vespero en Maribor

Mi revenis antaŭ unu semajno de vojaĝo en Esperantujo, akompanata de mia parulo, Coral. Unue, mi ĉeestis la 7an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, en Maribor, Slovenujo; poste, mi trairis Hungarujon per Pasporta Servo, kie nin gastigis afablege Lászlo kaj Monika (Vesprém), Lilla kaj Zoli (Budapest), Attila (Győr) kaj ties gepatroj, Attila kaj Edit (Pápa); laste, ni finis nian vojaĝon en Vieno, Aŭstrujo, danke al gastemo de ĉarma deĵoranto en Esperanto-Muzeo (kies viziton, diable, mi ne povis realigi pro ties maloportuna horaro), Kathrin Delhougne. Ĉiu donacis al ni sian plej valoran posedaĵon: tempon, servitan per karo kaj afableco. Al ĉiuj mi elkore dankas.

Temoj » movado » pasporta servo

Plu legi… Komentoj (0)

Premio por fivorto

Antaŭ nelonge mi ricevis neatenditan novaĵon: mi estas la gajninto la trian premion de konkurso de sakraĵoj, insultoj, maldecaĵoj kaj fivortoj, organizita de la junaj norvegaj esperantistoj por pruvi la viglecon de esperanto en tiu ĉi aparta lingvokampo, kiun tamen tre multe atentas la komencontoj aŭ eĉ simplaj scivoluloj.

Temoj » humuro

Plu legi… Komentoj (0)

gxangalo.com aĉetita de CNN

CNN logo

Jen eksterordinara novaĵo!

La usona televida kompanio CNN ĵus aĉetis al Flavio Rebello la esperantlingvan portalon gxangalo.com, kiu estis minacita je malapero pro manko de aĉetanto, kiel informis Libera Folio.

CNN disponigas sian servon ankaŭ en interreto, pere de aliaj lingvoj krom la angla, ekz. la japana kaj la araba. En televido, ĝi havas servon ankaŭ en la hispana. Responsulo de CNN deklaris ke per tiu aĉeto, CNN deziras servi esperantlingvajn novaĵojn kaj, tiel, anticipe okupi tiun merkatan niĉon kadre de la nekonkurenco kaŭzita pro la ĉeso de la esperantaj elsendoj de Radio Polonia. Ni estu la unuaj proponi tian servon al esperanta komunumo, kaj tiel atingos tre favoran pozicion, ŝi diris.

Post kelkaj investoj kaj renovigoj, estas planite ke portalo re-ekagos venontan 1an de aprilo. Plua informo, ĉi tie.

Post-redakto, 29a de decembro: kiel multaj komprenis, temas pri blago en la Tago de Naivuloj. La lasta ligilo de la artikolo gvidas al klarigo de tiu tradicio.

Temoj » amasmedioj

Komentoj (13)

<< Unua < Antaŭa [1 / 2] Posta > Lasta >>