1a December 2003Slange al popolkoro
Foje retamburas en Esperantujo diskuto pri la plej trafa traduko de la angla slangaĵo cool; laŭlitere ĝi signifas malvarma sed ĝia idiota senco estas bona, laŭmoda, genia, taŭga... depende de la kunteksto. Mia persona veto estas ke finfine paralela(j) idiotismo(j) rolos ĉi-rilate sed ne estas mia celo paroli pri la ĝusta vorto por cool kiu slange nuancigu la suprajn sencojn en nia lingvo.
Mi male prezentos kvar hispanajn ekvivalentajn vortojn (ĉu rekordo!?) per kiuj mi celas montri kvar trajtojn de la popolaj sintenoj de miaj samlandanoj. Mi parolas nur pri Hispanujo ĉar ĉiu hispanlingva lando havas sian propran slangostokon. Kompreneble, la montrotaj trajtoj povas esti rigardataj kiel banalaj kliŝaĵoj, sed mi petas unue legi kaj poste atingi konkludon.
Jen kvar hispanlingvaj tradukoj de This is cool!:
- ¡Esto es la hostia! (Tio estas hostio). Kompreneble, idiota: kiel rilatas liturgiaĵo "hostio" al bona, laŭmoda, ktp? Nu, samkiel cool, sed oni profitas la aferon por sakradi! Jen unua karakterizo: sakrado kiel malrespekto kaj ribelo al Eklezio kaj al povego kiun ĝi disponis dum jarcentoj en Hispanujo.
- ¡Esto es de puta madre! (Tio estas putinida, putinide bona). Jen tipa kontraŭsenca efiko, ĉar malmultaj konsideros bona afero esti putinido! Tio povas speguligi seksisman malrespekton al virinoj aŭ ankaŭ rean provokadon al Eklezio pro la jena argumento: esti samkiel Jesuo estas bone; Jesuon naskis virgulino Maria; mi sakras ŝin per putigo.
- ¡Esto es cojonudo! (Tio estas kojoneca). Tre facile: laŭdo kaj superaprezo al viraj seksorganoj kun submesaĝo "esti viro bonegas". Do, virfavora seksismo.
- ¡Esto es guay! (Ne eblas traduko). Guay estas sencerba sensencaĵo. Tiu frazo unue aperis en la alta kaj mezalta sociaj klasoj sed nun tre populariĝas en mezaj klasoj. Jen freneza emo de miaj samlandanoj al amuziĝo per sensencaĵoj.
Kaj konklude mi aŭdacas prezenti du pliajn hispanajn tradukojn el Ameriko, sed malpli elkatedre pro malproksimeco:
- ¡Esto es padre! (Tio estas patreca). Meksika esprimo. Laŭ mi, ĝi montras enkoran seksismon de la meksika socio.
- ¡Esto es chévere! Netradukebla venezuela vorto, iel same sensenca al la hispana guay sed chévere avantaĝas pro sia tradicio kaj atuteco. Mi kredas ke tiu frapsona vorto havas perditan indigenan devenon.
Ĉiuj scias ke proverbaro diras multon pri la popolo kiu ĝin originas. Sed slango estas ankaŭ atentinda fonto por eniri la popolan saĝon... nu, malvirton.
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."