17a November 2003Mi amas amoron
Tra la periskopo de Neves legeblas interesa pripenso pri la vorto ami, kaj ĝia vigleco en esperanto, ankoraŭ ne surogatita per eŭfemismo.
Tio spronas min skribi similan pripenson, kiu min pikas jam de antaŭlonge, pri la vorto amoro, trezora lingvero de nia niĉeca kulturo. La lingvoj, kiujn mi konas, ne havas similtrafan vorton por paroli pri tiu "afero"; ili prunteprenas la francan esprimon faire l'amour ("fari la amon") kiu verŝajne estas la plej internacia idiotismo iam ajn elcerbumita.
Krome, nacilingvoj elturniĝas per la vorto sekso en esprimoj kiaj (laŭlitere) "havi sekson", "seksaj rilatoj", ktp. Sed sekso principe estas nek pli, nek malpli, ol: aro da ecoj kaj trajtoj, celaj la genvaria reproduktado, kiu distingas la du specierojn de sama specio.
Do, el rigora pozo, se iu proponus al mi ĉu vi volas havi sekson?, mi respondus nu, mi jam havas sekson —viran— kaj provizore kontentas kun ĝi; tamen se vi proponus amoradon... ;-); ankaŭ "seksaj rilatoj" estus konfuza afero kiu miksas amorajn kaj neamorajn rilatojn inter estuloj ambaŭseksaj, kaj kie amoraj rilatoj inter samseksemuloj estus dubinde subkomprenataj.
Tiu troŝarĝigo de la vorto sekso kiel amoro tiel firme ŝtoniĝis en naciaj lingvoj, ke mi ne kuraĝas nomi ĝin idiotismo; esperanto —mi ne kapablas decidi ĉu feliĉe aŭ malfeliĉe— pli kaj pli paŭsas tiun kromsencon per la kunmeto "seksumi". Rigore al supra difino de sekso, seksumi estas "havi seksajn ecojn" kiel, ekzemple, en jena esprimo: Danke al spritaj inĝenieroj, la konektiloj nun seksumas kaj do ni havas virajn konektilojn (plugilojn) kaj inajn konektilojn (plugingojn).
Neniu kritiko al seksumantoj. Tamen permesu ke mi amoru libere...