19a January 2007La tabuo diri ne
Dum konversacio kun gvatemala amikino loĝanta nuntempe en Hispanujo, ni ĝuis reciproke la malsamajn lingvo-uzojn kiuj kaŭzas ridigajn miskomprenojn en ambaŭ landoj, kaj ambaŭ rakontis anekdotojn pri embarasaj miskomprenoj, de gvatemalanoj en Hispanujo kaj hispanoj en Gvatemalo. Tio estas plezuro kiun povas ĝui nur parolantoj de tre disvastiĝintaj lingvoj, kies slangaĵoj kaj parol-turnoj disiĝis de unu lando al alia.
Ŝi ankaŭ rakontis ke ŝi malfeliĉis dum la unuaj semajnoj en Madrido, ĉar ŝi kredis ke ĉiuj koleris al ŝi; poste ŝi komprenis ke en Hispanujo (nu, en Madrido almenaŭ), la parolmaniero estas pli laŭta kaj rekta, kun malpli da flatecaj ĉirkaŭdiroj, ol en ŝia lando.
Ekz., la tipa maniero peti kokakolaon en gvatemala trinkejo sonas al miaj oreloj tre flata, bombasta, afekta, longa kaj ridinde plena je et-sufiksoj. Male, ŝi plendas ke la madrida maniero estas tre rekta, frapa, ŝokiga kaj eĉ malĝentila; kaj ankaŭ la kelnera konduto estas tre sobra, kvazaŭ maleduka.
Nekapablo diri "ne"
Sed la plej granda surprizo por mi estis ŝia konfeso, ke gvatemalanoj ne kapablas diri ne! Ekz.: vi invitas plurajn amikojn al vespermanĝo en via hejmo, kaj ĉiuj akceptas; la antaŭan tagon vi petas konfirmon, unu post la alia, kaj ĉiuj denove jesas. Sed kiam venas la vespermanĝa horo... povas okazi ke neniu ĉeestas!
Kio okazis? Tre simple: neniu vere volis akcepti la inviton, sed, pro sia edukiteco, ne deziris rifuzi ĝin —eĉ se ĝentile!— kaj tre aplombe mensogis pri siaj intencoj. Se vi, ĉagrenite, petas klarigon ili same aplombe mensogos iun ajn ekskuzon, plenan je flataĵoj, ĉirkaŭdiroj, karesvortoj...
La "ne"-tabuo estas tiel forta, ke se vi petus surstrate klarigon pri orientiĝo al iu, kiu vere ne scias la respondon, tiu preferus diri malveran informon ol agnoski sian nescion! Kaj tiel vi definitive perdiĝus.
Hispanoj kaj "sudaca"
Hispanoj tute ne ŝatas tiun konduton, kiu percepteblas en multaj sudamerikanoj; la malŝato estas tiel granda, ke ni kreis apartan insultan vorton por tiaj sudamerikanoj: sudaca. Ni komprenas tiun konduton maleduka neformaleco, kaj ne kondiĉiĝo de ilia kulturo celanta eviti la vorton ne, sendube pro ĝia ĉagrena efiko. Tia estas ilia versio pri "ĝentileco"!
Do, mi ĵus malkovris ke la ŝajna maleduko de sudamerikanoj kuŝas sur ĝentilecaj bazoj. Sed miaj samlandanoj ne scias tion, kaj plu okazas malagrablaj miskomprenoj pro tiu kultura diferenco. Kiel diris Maria Sandelin:
...komunikado kompreneble estas dependa ankau de kulturaj, generaciaj kaj – ne malplej – personaj cirkonstancoj.
Jen bela pria ekzemplo.
Sama afero en pluraj aziaj landoj, kie estas malĝentile diri ne. Ekzemple en Indonezio al la demando "ĉu tiu vojo irigas al Ĝakarto?" la respondo ĉiam estos jes. Vi devas demandi "kiu vojo iras al Ĝakarto?" Ankaŭ che Tibetanoj estas malĝentile diri ne. Por diri ne, Tibetano diros "eble". Por eble, li diros "jes". Kaj por vere diri jes, li uzos apartan voĉtonon.
Kris Maes je la 9a February 2007
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."