La gvaja vorto

Komence de decembro 2003, estis publikigita en bitakoro artikoleto babilanta pri slango, kaj ties rilato al popola sento. En ĝi estis uzata, kiel pivoto, la angla esprimo this is cool!, kaj montrataj diversaj hispanlingvaj alternativoj.

Se vi legas la artikolon, vi vidos jenan frazon:

Mia persona veto estas ke finfine paralela(j) idiotismo(j) rolos ĉi-rilate...

mi celis diri que cool (normale signifanta "malvarma") estas origine idiotismo de la angla lingvo, kaj ke esperanto, dum la procedo havigi al si similan koncepton, paŭsos tiun konduton, eble per reciproka idiotismo ("frida"), aŭ per alispeca idiotismo (nu, "sukera", "ŝtona"... kiu scias!).

Sed tiu prognozo evidentiĝas erara! Jam nova vorto estis elpensita por tiu celo, kaj kun verŝajna sukceso ĝis nun. Vi povas plu legi pri ĝi, kaj eĉ aŭskulti intervjuon en Radio Verda kiun faris Sonja al Gregor Hinker, unu el la kuninventintoj tiun vorton!

Do, mi konsentas kun la bezono taŭgan asilimigon por tiu koncepto, ĉar neniu el la propraj esperantaj kunmetaĵoj povus roli ĉiujn kernajn subkonceptojn (modeco, moderneco, taŭga por junuloj, ktp); eĉ mi konsentas ke la rekta alpreno de la formo cool estus ne oportuna pro la konflikto kun "kulo".

Sed mi deziras kontesti unu el la argumento de Gregor, eldirita dum la menciita intervjuo, por kunsidi cele al kreo novan vorton; nome, ke ne estas ekvivalento de cool en aliaj naciaj lingvoj!. Tio ne veras por la hispana lingvo, kiel montras la aludita blogaĵo mia, kiu prezentas ses vortojn.

Alia propono

Se, el la artikolo, oni preteratentus tiujn ne hispanujajn vortojn (pro manko de proksima scio pri ili), kaj ankaŭ la sakrajn kaj maldecetajn (en kelkaj da kiuj, krome, ne ĉiuj nuancoj de cool estas bone reprezentitaj), restas la adjektiva vorto guay [ŭaj], al kiu mi povas aldoni la verban vorton molar (do, to be cool), kiu ne menciiĝas tie. Ambaŭ vorto rolas tute ekzakte la signifaron de cool; tamen, cool estas ja uzata surogate, sed kiel prestiĝiga apartigilo, disde la kompatinda ne sufiĉe anglumita amaso.

Do, kial la junuloj kunsidantaj por cerbumi pri oportuna esperanta ekvivalento de tiu koncepto ne konsideris, ekzemple, la hispanan guay? Ĉu ne estas hispan(lingv)aj reprezentantoj en TEJO!? Guay verŝajne estis dekomence ekkria vorto, tia kian usonaj bildstrioj reprezentas per wow! [ŭoŭ]; estas facile eltiri de ĝi —sekve de la 15a regulo— la vorton gvaja, kiu plenumus la deziratan celon. Oni povus objekti la similecon al "gaja" sed, nu, mi eĉ pretas debati ke tio estus avantaĝo!

Mi kredas ke la fakto ke tiu kunsido realiĝis nur kelkajn tagojn antaŭ la publikigo mian blogaĵon estas tute hazarda koincido (nu, diablo hazardaĵojn bakas...). Krome, mi indulgu ilian nescion pri la slangoj de naciaj lingvoj, ĉar la elpensita vorto... estas tre gvaja!

Temoj » lingvo » movado

Kio pri 'malaĉe' aŭ (malpli de mi ŝatata) 'mojose'...?

LaPingvino je la 31a August 2007

LaPingvino:

Mi timas ke vi ne bone legis mian mesaĝon. Ĝi temas ĝuste pri "mojosa".

Manuel je la 31a August 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: