Je la nomo de la lingvo

Esperanto-tago

Mi prezentas la tradukon de la artikolo publikigita okaze de la esperanto-tago, kiun mi escepte verkis en la hispana.

En la hispana? Aŭ mi devus diri "en la kastilia"? Kiel ververe nomiĝas mia denaska lingvo, kaj kial? Tro pretendema mi estus, se mi strebus al respondo de la lastaj demandoj. Sed ja veras ke la nomo de mia lingvo, internacie akceptata, estas la ekvivalento al "español" en la koncerna lingvo, kiu koincidas kun la gentnomo de Hispanujo.

Kaj jen ĝuste la problemo: ke lingvo ricevas la saman nomon al gentonomo. Tial, pere de la fama hipotezo de Sapir-Whorf, la mensa bildo de ambaŭ konceptoj emas kuniĝi, malgraŭ tio ke ili tute ne identas. Ekzemple, iu lingvo povas esti parolata de pluraj popoloj kaj reciproke, iu popolo povas paroli plurajn lingvojn. Tiu artifika egaligo inter la nomoj de lingvo kaj popolo, permesas al fundamentistaj naciistoj preni "la parton kiel la tuton", do, lingvon kiel nacion aŭ kiel fundamentan nacian identigilon. Ili simple ne pravas.

En la okazo de mia lingvo, se ni diras "hispana lingvo", ni senintence apogas la vidpunkton "(la) lingvo parolata (nur) en Hispanujo" kaj kaŝas la fakton ke en la lando ekzistas pliaj lingvoj, kies parolantoj ĉagreniĝas pro la forgeso de siaj hispanaj lingvoj. Diri "kastilia lingvo" iritas sudamerikanojn, ĉar ili malkonsentas paroli "region-rangan lingvon": ili parolas imperian lingvon, ne malpli!

Tiuj ĝenoj malaperus se ni ekzemple nomus tiun lingvon, "román-paladino", aŭ per io ajn same neŭtrala kiel "lingvo de Cervantes", verkisto kiu, kvankam totemo de la hispanaj ŝovinistoj, lia staturo kaj prestiĝo kiel kreinto modernan hispanan lingvon paligas tiun provincaĉan pretendon.

Do, ni multe pli feliĉus se la lingvoj alprenus neŭtralajn nenaci-ligitan nomojn, kiel Sanskrito aŭ, pli proksime, kiel Esperanto, la lingvo normale uzata en tiu ĉi blogo.

Temoj » lingvo » naciismo

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: