Prie

Mia foto-portreto (Miami, somere, 2004)

Kiel kompletigo de la flankpaĝa informo, mi aldonas jenan liniojn kiel sinprezenton kaj bloprezenton.

Mi naskiĝis en Madrido (Hispanujo) en la jaro 1965 (ne demandu pri mia zodiaksigno ĉar mi ne havas); mia edukado realiĝis plene en tiu lando kaj ĉefe en mia lulurbo, kien elmigris miaj gepatroj el regiono Andaluzujo.

Mi esperantiĝis en la jaro 1995, helpe de interreto. Kiel esperantisto mi ne havas interesan vivprotokolon, do mi sole elstarigas mian partoprenon —aktivan kaj pasivan— en Pasporta Servo.

Blogprezento

Bitakoro, ĉu neologismo?
Blog, mallongigo de weblog kiu fontas el logbook. Nu, la koresponda esprimo logbook en la hispana estas cuaderno de bitácora. Tial mi nomis ĉi tiun retan taglibron bitakoro. Ĉu vi ne ŝatas neologismon? Neniu problemo: komprenu ĝin bit(a)'kor'o. ;-)

Mi komencis tiun ĉi blogon en novembro de 2003, pelite de la ekzemplo de Gonçalo Neves, kvamkam li sian blogon forlasis frue. Mi elektis la nomon el la hispana "bitácora" kaj klarigis tion en la unua afiŝo (kiun vi povas legi apude).

La blogilo uzita estis blogger, kiun mi forlasis fine de 2006 por mem kontroli ĉiujn paŝojn de la eldon-procedo; vi povas plu legi malnovajn artikolojn, ankoraŭ ne transafiŝitan —aŭ eĉ ne transafiŝotan— en la malnova retadreso de bitakoro, kiun mi rekomendas viziti por kontroli la komentojn (kiujn mi ne transafiŝos). La nuna sistemo estas sNews, iom modifita kaj adaptita al esperanto.

Mi komencis la bitakoron sen iu ajn preciza celo. Sed post jam tri jaroj da malregula afiŝado mi konstatis jenajn trajtojn de mia blogo kiel karakterizajn:

  1. Elmontro de ideoj pri psiĥa kaj socia homa konduto.
  2. Neŝovinisma propagando —ne nepre laŭda— de la kultura vivo de mia lando/regiono/proksimeco (finfine, tion mi pli bone konas), aŭ de aliaj landoj/gentoj ial, iel, iam, de mi konataj.
  3. Komentoj de lingvaj kurizaĵoj, pri esperanto kaj pri aliaj lingvoj.
  4. Rezisto enmiksiĝi en intermovadaj kvereloj kaj rifuzo fari blogon pri esperanto, krom kelkaj esceptoj kaj krom tio montrota en la sekva punkto.
  5. Sobra reprezento de tagĵurnalecaj artikoloj, kiuj ĉefe temas pri mia muzika kaj scienca agadoj, kaj pri mia esperanto-vivo rilata al kontakto kaj renkontiĝo kun eksterlandanoj.

Mi ne scias ĉu tiuj trajtoj plu validos en tiu ĉi nova epoko. Certe, la unuan punkton mi plu vartos, ĉar mi ŝatus dividi miajn opiniojn kun aliaj; kaj ankaŭ la duan, celante konstrui ion similan al "kompara interkulturo" kun la legontoj kaj reagontoj.

Sed... mi prezentis trajtojn de jam verkita materialo, mi prognozis pri tiuj trajtoj en la estonteco... kaj kio pri la celo mem de bitakoro? Nu, mi ne povas precize respondi. Kompreneble, mi celas ekzerci la lingvon per io pli interesa ol "mia tajloro estas riĉa". Alia ambicia —ĉu tro ambicia?— celo estas kontribui al pligrandigo de esperanta verkitaĵaro, per io sufiĉe kvalita por esti konsiderata "beletreca" aŭ, almenaŭ "eseeca".

Do, venu kaj legu, kaj se legado plaĉas al vi, propagandu bitakoron. Mi petas.