28a November 2003Hieraŭa knabin'
Nacha Pop estis unu el la elstaraj hispanaj popbandoj de la 80aj jaroj, ĉefe en Madrido kie ili partoprenis la refreŝigan ondon nomatan madrida movado. Lastatempe ĝia ĉefgvidanto Antonio Vega lanĉis kompilajn diskon kaj videodiskon kun tiamaj televidaj partoprenoj, koncertoj, intervjuoj, neeldonita materialo, ktp.
Do mi trafas la okazon modeste omaĝi ilin, kaj la epokon de ili reprezentatan, per traduko de ilia plej furora kanto, La chica de ayer:
Hieraŭa knabin'
Ajnan plian tagon vi forgesas pri temp'
ekkuŝas apud mi sen maltrankvila pripens'
La trempitaj stratoj vidis infanan vin,
kaj via kor' reploras en silenta pasi'.
Rigardo tra l'fenestro hieraŭa knabin'
ludanta kun la floroj en la ĝarden'.
Estas tro malfrue por kompreni min,
knabin' reiru hejmen lasu min sen ĉagren'.
En la ĉambron iras la matena lum'
viaj oraj haroj tre similas al sun'.
Poste vi aŭskultas kantojn en la nokt',
muzikon kiu milde tiras nin al amor'.
Rigardo tra l'fenestro hieraŭa knabin'
ludanta kun la floroj en la ĝarden'
kaj mia kapo svenas memorante vin,
kaj mia kapo svenas memorante vin.
Tradukis, M. Pancorbo. Jen originala hispanlingva teksto.
26a November 2003Netuna aŭtuno
Aŭtuno, malgraŭ ĝia kliŝa bildo, estas mia preferata sezono. Dum la aliaj tri akaparas la atenton de poetoj kaj la benon de surstrataj homoj, aŭtuno rikoltas nur malaprezon. Printempo, amtempo; somero, ĝuo, suno kaj naĝejo; eĉ vintro, malgraŭ evidenta aĉeco pro ties kruela klimato, simpatias per sia petolinvita neĝo kaj festoplena julo. Tamen aŭtuno restas kiel simbolo de ekkadukiĝo... Sed malgraŭ ĉi ĉio —eble eĉ pro ĉi ĉio—, mi ŝatas aŭtunon.
23a November 2003Ŝakon en sako mi ne ŝatas
Elstara azerbajĝana ŝakludisto, Gari Kasparov, ne sukcesis venki matĉon kontraŭ ŝakkomputilo Fritz; la matĉo finiĝis pasintan mardon (2003/11/18) en Novjorko kun la rezulto 2-2. Plue, ĉiuj memoras la malvenkon de Kasparov kontraŭ komputilo Deep Blue de la firmao IBM. Tiuj faktoj ekigas alarmon inter ŝakludantoj kaj ĝenerala publiko: ĉu alvenas la tempo ke siliciaj blatoj superos homan cerbon?
20a November 2003Pri genoj, nomoj kaj genomoj
Nuntempe mi legas libron kies drama disvolviĝo estas tia, ke diversaj socioj tra la mondo rekonsideras sian nomoheredan sistemon, t.e., kiun familian nomon havu la gefiloj: ĉu la patran ĉu la patrinan. Estas menciata la hispana elturniĝo heredi ambaŭ ge-nomojn kiel en la ekzemplo:
Patro: Manuel Pancorbo Maza Patrino: Antonia Castro Molina
Filo: Manuel Pancorbo Castro
(La koincido de mia persona nomo kun tiu de mia patro estis kaprico de miaj gepatroj, tre kutima tamen.)
17a November 2003Mi amas amoron
Tra la periskopo de Neves legeblas interesa pripenso pri la vorto ami, kaj ĝia vigleco en esperanto, ankoraŭ ne surogatita per eŭfemismo.
Tio spronas min skribi similan pripenson, kiu min pikas jam de antaŭlonge, pri la vorto amoro, trezora lingvero de nia niĉeca kulturo. La lingvoj, kiujn mi konas, ne havas similtrafan vorton por paroli pri tiu "afero"; ili prunteprenas la francan esprimon faire l'amour ("fari la amon") kiu verŝajne estas la plej internacia idiotismo iam ajn elcerbumita.