25a December 2003Familiaj festoj
Kiel vi pasis/os kristnaskon? Ĉu bone aŭ familie?, tiel mi demandas al miaj konatoj tiujn ĉi tagojn. La demando estas maliceta ĉar vere kristnasko estas ĝuste ŝanco de familiaj renkontiĝoj, do boneco kaj familieco devus kongrui. Sed ne ĉiam okazas tiel. Amiko de mi ne amas sian familion kaj li ofte diras: amikojn oni elektas sed familio estas altrudita... Nerebatebla vero! Do, kiu kontentas pri sia familio estu danka!
Tamen, samkiel la plej kuracpova medicino, ĉio —kaj ankaŭ familio— havu sian oportunan dozon kaj ne pli...
21a December 2003La ebri' de l' envi'
Morgaŭ, 2003/12/22 —kiel ĉiun 22an de decembro—, okazos la unua mejloŝtono de mialanda juleventaro: la Kristnaska Eksterordinara Lotumo. Samkiel en multaj landoj, ĉi tie jam delonge tradicias tiu lotumo; mi ne scias ĉu la febro vekata de ĝi estas ankaŭ karakteriza aliloke, sed mi povas certigi ke en Hispanujo kristnaska lotumo estas furoraĵo! Eĉ homoj kiuj kutime ne ludas lotumon (legu "mi"), elspezas notidan kvanton por kristanaska lotumo.
Kvankam la moderna lotumo originis en la renesanca Fladrujo, ĝia deveno —kiel kristnaska evento— enradikiĝas en la romiaj saturnofestoj kiuj celebris la solstican suntrairon kaj, tial, la ekaltiĝon de la suno en la meridiano. Do, temas ree pri pagana rito kiu, se ne kristanigita, estis almenaŭ enŝovita en tipe kristana celebrado kia Kristnasko. Des pli en mia lando kie, kiel mi diris, ĝi okazas preskaŭ precize en la solstica tago (21/22 de decembro).
10a December 2003Tosto
Kiel mi atentigis en ĵusa bitakoraĵo, Kristnasko estas jam alvenanta! Ĉiun jaron ĝi ŝajnas pli fruema; sendube pro/por la intereso de komercistoj kaj, ankaŭ sendube, tiu fenomeno estas komuna en la kristanujo pagipova.
La unua kromefiko de tiu fruigo jultempon estas la komenco de familiaj, kunkolegaj kaj interamikaj fratigaj manĝorenkontiĝoj: foje tedaj, foje amuzaj sed ĉiam ventrokrevaj kaj ebriigaj!
5a December 2003Malfruaj tagrutinoj
Tre ofte aperas en posttagmanĝaj konversacioj la temo: kial hispanoj estas tiel malfruemaj? Mi ne parolas pri tio ke hispanoj venas kutime malfrue al rendevuoj: tio ja estas senbaza kliŝo; malfruemuloj estas sufiĉe poe distribuataj ĉie!
Mi celas la ŝajnan malfruon en la ĉiutagaj rutinoj, ĉefe manĝaj. Senkonsidere al aliaj faktoj, eksterlandanojn ŝokas la malfruo de la hispanaj horoj tagmanĝa, vespermanĝa, enlitiĝa, ktp. kiam ili venas unuafoje en la landon. Ĉe mi, la diskutoj ofte komencas malsence: kiel frue eksterlandanoj agas! Sed baldaŭ evidentiĝas ke hispanoj rolas kiel nenormaluloj.
1a December 2003Slange al popolkoro
Foje retamburas en Esperantujo diskuto pri la plej trafa traduko de la angla slangaĵo cool; laŭlitere ĝi signifas malvarma sed ĝia idiota senco estas bona, laŭmoda, genia, taŭga... depende de la kunteksto. Mia persona veto estas ke finfine paralela(j) idiotismo(j) rolos ĉi-rilate sed ne estas mia celo paroli pri la ĝusta vorto por cool kiu slange nuancigu la suprajn sencojn en nia lingvo.
Mi male prezentos kvar hispanajn ekvivalentajn vortojn (ĉu rekordo!?) per kiuj mi celas montri kvar trajtojn de la popolaj sintenoj de miaj samlandanoj. Mi parolas nur pri Hispanujo ĉar ĉiu hispanlingva lando havas sian propran slangostokon. Kompreneble, la montrotaj trajtoj povas esti rigardataj kiel banalaj kliŝaĵoj, sed mi petas unue legi kaj poste atingi konkludon.
Jen kvar hispanlingvaj tradukoj de This is cool!:
- ¡Esto es la hostia! (Tio estas hostio). Kompreneble, idiota: kiel rilatas liturgiaĵo "hostio" al bona, laŭmoda, ktp? Nu, samkiel cool, sed oni profitas la aferon por sakradi! Jen unua karakterizo: sakrado kiel malrespekto kaj ribelo al Eklezio kaj al povego kiun ĝi disponis dum jarcentoj en Hispanujo.
- ¡Esto es de puta madre! (Tio estas putinida, putinide bona). Jen tipa kontraŭsenca efiko, ĉar malmultaj konsideros bona afero esti putinido! Tio povas speguligi seksisman malrespekton al virinoj aŭ ankaŭ rean provokadon al Eklezio pro la jena argumento: esti samkiel Jesuo estas bone; Jesuon naskis virgulino Maria; mi sakras ŝin per putigo.
- ¡Esto es cojonudo! (Tio estas kojoneca). Tre facile: laŭdo kaj superaprezo al viraj seksorganoj kun submesaĝo "esti viro bonegas". Do, virfavora seksismo.
- ¡Esto es guay! (Ne eblas traduko). Guay estas sencerba sensencaĵo. Tiu frazo unue aperis en la alta kaj mezalta sociaj klasoj sed nun tre populariĝas en mezaj klasoj. Jen freneza emo de miaj samlandanoj al amuziĝo per sensencaĵoj.
Kaj konklude mi aŭdacas prezenti du pliajn hispanajn tradukojn el Ameriko, sed malpli elkatedre pro malproksimeco:
- ¡Esto es padre! (Tio estas patreca). Meksika esprimo. Laŭ mi, ĝi montras enkoran seksismon de la meksika socio.
- ¡Esto es chévere! Netradukebla venezuela vorto, iel same sensenca al la hispana guay sed chévere avantaĝas pro sia tradicio kaj atuteco. Mi kredas ke tiu frapsona vorto havas perditan indigenan devenon.
Ĉiuj scias ke proverbaro diras multon pri la popolo kiu ĝin originas. Sed slango estas ankaŭ atentinda fonto por eniri la popolan saĝon... nu, malvirton.