Sorto kaj vinberoj

Alproksimiĝas la jarfino kaj ĉiuj senpacience bolas, sin pretigante por ricevi la novan jaron en la plej bonaj kondiĉoj, elsorĉante ĝian plej bonan sorton. La manieroj fari tion ampleksas ĉiajn ajn superstiĉojn: vesti ion ruĝan, vesti ion novan, ktp. En Hispanujo estas kutimo manĝi po unu vinbero ĉiujn 12 lastajn sonorilbatojn.

Tiu tradicio iĝis preskaŭ paganeca rito, tamen ĝi devenas el tre monduma fakto: iam ne malfrue (mi kredas, en la 20aj jaroj) estis superrikolto de vinberoj kaj tial la bienistoj kampanjiis plede al siaj interesoj kaj tre inĝenie proponis la vinberojn de la sorto: por alvoki bonŝancon por venonta jaro, oni englutu 12 vinberojn koincide kun la sonorilsonoj de la lasta horo de la 31a de decembro. Ili duoble sukcesis ĉar la vinbermendoj plialtiĝis kaj tiu ŝpritaĵo ŝtoniĝis kiel tradicio ĝis nun.

Mi ne aparte ŝatas tiun tradicion, tamen mi agnoskas ĝin pli amuza ol simpla retronombrado la sekundojn —kiel montras usonaj filmoj, kvazaŭ temus pri raketlanĉo—, aŭ ĝojkrii "jaaaam!" —kiel mi vidis en Kubo—. Mi klarigas: estas malfacile vori tiel rapide la vinberojn kaj, aldone, rideksplodo kutime akompanas glutadon; rezulte: mostoŝprucaĵoj ĉien, sufoktusetoj, balbutaj bondeziroj... do, eble sorĉalvenas ne sorto sed certe ja amuziĝo!

Pretiĝonte por la lasta vespermanĝo de la jaro (tiuokaze meze de amikoj, ekster familio!) mi deziras feliĉan mostoplenan transjariĝon.

Temoj » jarfino » vinberoj

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: