Respublika datreveno

Nacia flago dum la periodo de la 2a respubliko

Hodiaŭ estas la 76a jubileo de la starigo la 2an Respublikon de Hispanujo. Ĝi naskiĝis en tre maloportuna momento: tro malfrue, por eliri el la puto de feŭdalecaj reĝimoj, subpremintaj la homojn per helpo de needukiteco kaj de la romkatolika eklezio. Tiel malfrue, ke la liberiĝo koincidis kun la disvastiĝo de la komunistaj revolucioj, tiel ke multaj klopodis la Respublikon kiel parton de tiu revoluci-fluo, dum aliaj suspekteme rigardis ĝin tia, ĉu baze aŭ senbaze.

Do, la mortodato estis stampita ekde la naskiĝo. La nuna demokratia reĝimo, post 40 jaroj da reveno al Mallumo, iomgrade daŭrigis la respublikajn atingojn, sed sub reĝaj vestoj, kion multaj prave vidas ŝanĝenda afero.

Sed, en la naskotago de la hispana respubliko, nin ĝojigas la nasko Esperantan Respublikon, kies estraron mi feliĉe partoprenas (parenteze, jen respublika trajto: neniu en ĝi subulas!).

Longa vivo al Esperanta Respubliko!

Temoj » movado » politiko

"(...)iomgrade daŭrigis la respublikajn atingojn, sed sub reĝaj vestoj, kion multaj prave vidas ŝanĝenda afero."

En blogaĵo de oktobro 2005 vi argumentas por monarĥio. Ĉu vi ŝanĝis la opinion? Nu, permesite.

Maria

Maria Sandelin je la 14a April 2007

Vi bone memoras! Mi fakte agnoskas (kaj agnoskis) monarĥion maljustan, sed preferis ĝin -almenaŭ tian kia ĝi statas en Hispanujo nun, preskaŭ ornameca- al elektita respublikestro kies povo nepre estu pli granda ol nuna reĝo (se ne... kial la peno por elekto?) kaj mi abomenas individuan povon.

Sed post la edziĝo de la princo, la politika ŝoko kaj diskutoj pri la tronheredonto (ĉefe pro ĝia sekso!) malfermis mian okulon al maljusteco de la kaprica dinasti-daŭro. Mi povus elteni maljustecon pri dumviva reĝado, konsidere al supraj rezonadoj, sed ne tiun pri dinastia sindaŭrigo.

Sendepende de mia opinio pri monarĥio/respubliko, mi kredas ke la klopodoj de la respublikemuloj estas prava kaj apogata de la historia fluo.

Manuel je la 15a April 2007

En 2006, en Tuluzo ni festis la 75-an datrevenon de la deklaracio de la dua hispana respubliko. Multaj tuluzanoj estis hispanaj respublikistoj. Oni povis vidi ke la nostalgio de la Respubliko kaj la suferoj de la ekzilo kun la malamo de la perfidaj generaloj estas ĉiam vivaj. La datrevenoj estis emociaj. :'(

rafaelo je la 27a June 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: