Osmo Buller ree demisias

Kvin tagojn post la anonco de UEA-estraro al la Komitato, ke Osmo Buller revenos kiel Ĝenerala Direktoro, la aludito mem forkonfirmis tiun decidon kaj rifuzas la postenon kaj...

Nu, espereble vi ne kredis tion ĉi! Tio kompreneble estas malvero, kaj eĉ ne atingas la rangon de "klaĉo": tio estas simpla mensogo de mi kreita kiel kaptilo por naive kredemaj esperantistaj cerboj, do simpla nedanĝera blago.

Hodiaŭ estas la tago de la naivuloj mialande, kaj ankaŭ la tria mejloŝtono de la longega hispana julsezono. En tiu tago estas permesataj blagoj kaj trompetoj por amuziĝi per la kredemo de naivuloj, kaj fakte la ĵurnaloj kaj televidaj/radiaj noticservoj ruze enŝovas trompajn falsajn novaĵojn. Tiu tago ekvivalentas al la 1a de aprilo en anglalingvaj landoj.

Kiel kuriozaĵo, ĝia deveno baziĝas en lingva miskompreno. Laŭ la katolika kalendaro, la 28an de decembro okazis la persekutado kaj buĉado de infanoj en Bet-Leĥemo fare de reĝo Herodo. Tial ĝi iĝis la tago de senkulpuloj ĉar infanoj ĉiam estas senkulpaj estuloj. Sed "naiva" kaj "senkulpa" konceptoj kunas en la hispana vorto inocente, kaj do naskiĝis la tago de naivuloj el la konfuzo de ambaŭ nocioj. Do, mi petas al naivaj kaptitoj pardonon kaj senkulpigon pro mia komenca blageto...

Flanke, la blogo de Ken Miner feliĉe revigliĝas post la kristnaska paŭzo (mi ne alkutimiĝas al tio ke en aliaj landoj Kristnasko jam finiĝis!). Ĝi enhavas flankan —tamen trafan— analizeton pri kristnasko kaj ties aĉeco kiun mi konsentas preskaŭ 100%, kaj el kiu mi elstarigu kion mi konsideras ĉefa positivaĵo de tiu tempo:

Kristnasko ankaŭ estis mejloŝtono en la serioza atentado al infanoj.

Temoj » blago » naivuloj

Komentoj (3)

La ebri' de l' envi'

Morgaŭ, 2003/12/22 —kiel ĉiun 22an de decembro—, okazos la unua mejloŝtono de mialanda juleventaro: la Kristnaska Eksterordinara Lotumo. Samkiel en multaj landoj, ĉi tie jam delonge tradicias tiu lotumo; mi ne scias ĉu la febro vekata de ĝi estas ankaŭ karakteriza aliloke, sed mi povas certigi ke en Hispanujo kristnaska lotumo estas furoraĵo! Eĉ homoj kiuj kutime ne ludas lotumon (legu "mi"), elspezas notidan kvanton por kristanaska lotumo.

Kvankam la moderna lotumo originis en la renesanca Fladrujo, ĝia deveno —kiel kristnaska evento— enradikiĝas en la romiaj saturnofestoj kiuj celebris la solstican suntrairon kaj, tial, la ekaltiĝon de la suno en la meridiano. Do, temas ree pri pagana rito kiu, se ne kristanigita, estis almenaŭ enŝovita en tipe kristana celebrado kia Kristnasko. Des pli en mia lando kie, kiel mi diris, ĝi okazas preskaŭ precize en la solstica tago (21/22 de decembro).

Temoj » julo » kristnasko » lotumo

Plu legi… Komentoj (0)

Malfruaj tagrutinoj

Tre ofte aperas en posttagmanĝaj konversacioj la temo: kial hispanoj estas tiel malfruemaj? Mi ne parolas pri tio ke hispanoj venas kutime malfrue al rendevuoj: tio ja estas senbaza kliŝo; malfruemuloj estas sufiĉe poe distribuataj ĉie!

Mi celas la ŝajnan malfruon en la ĉiutagaj rutinoj, ĉefe manĝaj. Senkonsidere al aliaj faktoj, eksterlandanojn ŝokas la malfruo de la hispanaj horoj tagmanĝa, vespermanĝa, enlitiĝa, ktp. kiam ili venas unuafoje en la landon. Ĉe mi, la diskutoj ofte komencas malsence: kiel frue eksterlandanoj agas! Sed baldaŭ evidentiĝas ke hispanoj rolas kiel nenormaluloj.

Temoj » horzono » geografio

Plu legi… Komentoj (0)

<< Unua < Antaŭa [2 / 2] Posta > Lasta >>