Osmo Buller ree demisias

Kvin tagojn post la anonco de UEA-estraro al la Komitato, ke Osmo Buller revenos kiel Ĝenerala Direktoro, la aludito mem forkonfirmis tiun decidon kaj rifuzas la postenon kaj...

Nu, espereble vi ne kredis tion ĉi! Tio kompreneble estas malvero, kaj eĉ ne atingas la rangon de "klaĉo": tio estas simpla mensogo de mi kreita kiel kaptilo por naive kredemaj esperantistaj cerboj, do simpla nedanĝera blago.

Hodiaŭ estas la tago de la naivuloj mialande, kaj ankaŭ la tria mejloŝtono de la longega hispana julsezono. En tiu tago estas permesataj blagoj kaj trompetoj por amuziĝi per la kredemo de naivuloj, kaj fakte la ĵurnaloj kaj televidaj/radiaj noticservoj ruze enŝovas trompajn falsajn novaĵojn. Tiu tago ekvivalentas al la 1a de aprilo en anglalingvaj landoj.

Kiel kuriozaĵo, ĝia deveno baziĝas en lingva miskompreno. Laŭ la katolika kalendaro, la 28an de decembro okazis la persekutado kaj buĉado de infanoj en Bet-Leĥemo fare de reĝo Herodo. Tial ĝi iĝis la tago de senkulpuloj ĉar infanoj ĉiam estas senkulpaj estuloj. Sed "naiva" kaj "senkulpa" konceptoj kunas en la hispana vorto inocente, kaj do naskiĝis la tago de naivuloj el la konfuzo de ambaŭ nocioj. Do, mi petas al naivaj kaptitoj pardonon kaj senkulpigon pro mia komenca blageto...

Flanke, la blogo de Ken Miner feliĉe revigliĝas post la kristnaska paŭzo (mi ne alkutimiĝas al tio ke en aliaj landoj Kristnasko jam finiĝis!). Ĝi enhavas flankan —tamen trafan— analizeton pri kristnasko kaj ties aĉeco kiun mi konsentas preskaŭ 100%, kaj el kiu mi elstarigu kion mi konsideras ĉefa positivaĵo de tiu tempo:

Kristnasko ankaŭ estis mejloŝtono en la serioza atentado al infanoj.

Temoj » blago » naivuloj

"La usona televida kompanio CNN ĵus aĉetis al Flavio Rebello la esperantlingvan portalon"

Se CNN aĉetis "al" Flavio la portalon, tiukaze ĝi faris favoron al Flavio, ĉar pagis la prezon por lasi/donaci la portalon al Flavio, samtiel, kiel gepatro aĉetas al infano dolĉaĵon.

Korekte estas:
"La usona televida kompanio CNN ĵus aĉetis de Flavio ..."

Eĉ pli dece/pretendeble estus, se UEA anoncus, ke aĉetis de Flavio la portalon Ĝangalo per sia kotizenspezo.

laszlo i. toth je la 29a December 2006

Ege interesanta lingva miskompreno kaj vortludo, tiu afero de senkulpuloj/naivuloj kaj pri "el día de los Santos INOCENTES".
En mia gepatraj lingvoj kaj en Belgio ankau restis tiu kuriozaĵo:
nederlanda: Feestdag der ONNOZELE kinderen (= Festtago de la Senkulpaj Infanoj). Fakte senkulpaj sed ĉefe ankaŭ naivegaj, malspritaj infanoj).
Do, se oni gratulas iun al la 28/12 por sia nomfesto, tiu fakte estas same ke diri ke li/ŝi estas stultulo!
franca: Fête des Saints INNOCENTS, kaj ankaŭ en la franca unu de la aliaj signifoj de tiu vorto iras en tiun senco.

Ĝojan 28/12, O1/01/2007 kaj poste 01/04/2007 ;-)
kaj vintrajn korajn salutojn el Belgio

Remy \\\"Respro\\\" SPROELANTS je la 29a December 2006

En Brazilo, oni festas la Unuan de Aprilo, Tagon de la Mensogo, en ĉio egala al via Tago de la naivuloj. Sed oni legus, laux la brazilaj moroj kaj kutimoj, pli bone Tago de la Stultuloj, ĉar finfine infano sennkulpe naivas,aux naivas pro sensperto, sed grandaĝuloj naivas pro stulteco, ĉar la spertiĝo ne prosperis al li... :-).
Ksj multaj kaptiĝas de la laĉo lanĉita far la "trompemaj nenaivuloj" eĉ la plejmulto el la plej nenaivaj.

Devos okazis longaj komentarioj en ĉiu listo pri tiu rekta malveraĵo, ĉar multaj eĉ ne iros pluen en la legado de la korekto de la misinformo, bedaŭrinde.

José Mário Marques je la 29a December 2006

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: