Mamma mia: kiaj eŭskoj!

Multaj scias ke en Hispanujo estas kelkaj etnismaj tendencoj kiuj alstrebas memregadon, eĉ sendependecon. Eŭskoj estas unu tia, kun la malagrabla akompano de terorisma armeo (rifuzata de la nuntempaj naciismaj eŭskaj partioj, reganta nuntempe la regionon). Sed la artikolo ne celas cerbumi pri tiaj etnismoj, des malpli pri tiu sangavida organizo.

La blogaĵo vere temas pri la eŭska etnismo, sed el humura vidpunkto! Euskal Irrati Telebista, la eŭska televido, havas humuran programon "¡Vaya semanita!" kie oni ridas kaj mokas la kliŝaĵojn pri eŭskoj, ĉefe en rilato al sendependeco, identeco kiel "eŭskoj" aŭ "hispanoj", ktp. Mi prezentas ĝin subtekstigita en esperanto!

En tiu filmeto, la programo anoncas sian revenon por la nova sezono (aŭtune 2008). Kiel kutime, ili ridas pri si mem kaj, ĉi-okaze, pere de la altiro kaŭzata pro la sukceso de hispanaj sportistoj dum la somero: la hispana futbal-teamo en la eŭropaj ĉampion-ludoj, la tenist-ludisto Nadal, ktp. Kaj, krome, ili parodias la muzikalon Mamma mia!.

La filmo aludas multajn lokajn aferojn —hispane kaj eŭske lokajn—; pluraj el ili estas pli-malpli komprenataj de internacia publiko: nomoj de hispanaj futbal-teamanoj —ĉefe Torres, la avanulo, kaj Luis Aragonés, la trejnisto—, la ruĝa koloro de ties ĉemizoj, la kuraĝiga kri-vorto olé, ktp. Aliajn mi klarigas:

Mi esperas ke vi ridetis per tiu humura elmontro de tia temo, kiu foje estas tre streĉa kaj eĉ terura. Mi konsideras tiun programon aparte interesa ĉar ĝi ekzercas la plej sanan humuron: tiun kiu ridas pri si mem!

Temoj » humuro » televido

Interesa! Sed ĉu neniu hispana eŭsko havis parton en venkoj de la hispana sporto?

becxjo je la 3a Oktobro 2008

Bona demando Beĉjo... mi ne certas. Mi jam ne plu zelotas sportaĵojn. En aliaj epokoj la eŭskaj futbalistoj estis tre gravaj en la hispana teamo, sed ĉi-foje mi ne scias!

Manolo je la 3a Oktobro 2008

Mi demandis al mia bona fonto, mia filĉjo, kaj li konfirmis ke ja estis unu vaskia en la futbal-teamo: Xabi Alonso (nuntempe ludanta en la Liverpool F.C.)
Estas ja strangaĵo ke tiom malmulte da vaskiaj sportistoj vere elstaras nun, ĉar pasinte ili multe pli oftis.

Male, katalunianoj pli ĉefrolis en la futbala hispaniteamo, kaj dominis en la basketbala, kiu estis arĝentmedalo en la Olimpikoj.

Toño je la 4a Oktobro 2008

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: