5a December 2003Malfruaj tagrutinoj
Tre ofte aperas en posttagmanĝaj konversacioj la temo: kial hispanoj estas tiel malfruemaj? Mi ne parolas pri tio ke hispanoj venas kutime malfrue al rendevuoj: tio ja estas senbaza kliŝo; malfruemuloj estas sufiĉe poe distribuataj ĉie!
Mi celas la ŝajnan malfruon en la ĉiutagaj rutinoj, ĉefe manĝaj. Senkonsidere al aliaj faktoj, eksterlandanojn ŝokas la malfruo de la hispanaj horoj tagmanĝa, vespermanĝa, enlitiĝa, ktp. kiam ili venas unuafoje en la landon. Ĉe mi, la diskutoj ofte komencas malsence: kiel frue eksterlandanoj agas! Sed baldaŭ evidentiĝas ke hispanoj rolas kiel nenormaluloj.
Laŭ mi, pri tio parte kulpas la freneza sistemo de eŭropaj horstrioj pli bone hororstrioj aŭ horzono. Por nesciantoj, suno ĉieliras po 15 longitudaj gradoj hore; do, "naturaj" horzonoj okupas 15 gradojn kaj ties centroj mezuriĝas laŭ multobloj de 15. Ekzemple, la horzono nulo (ankaŭ nomata GMT) havas sian centron en la meridiano nulo, kiu trairas la anglan urbeton Greenwich, kaj etendiĝas 7,5 gradojn orienten kaj samkvante okcidenten; la unua horzono orienta (GMT+1) centriĝas 15 gradojn orienten; GMT+2 centriĝas je pliaj 15 gradoj, do 30 gradoj orienten; kaj tiel plu ĝis kompletiĝo de la tersfero (15 x 24 = 360).
Sed la veraj horzonoj sekvas tiun skemon tre proksimume, ĉar estas politikaj kialoj kunigi ilin kiel eble plej proksime por ke la diverslandaj ekonomiaj agadoj sinkroniĝu. Ekzemple, en Eŭropo la ĉefa horzono estas GMT+1 kaj ĝi ampleksas ekde Hispanujo (krom Kanariaj Insuloj) ĝis Pollando! Sed kontinenta Hispanujo falas preskaŭ ekzakte inter la limoj de GMT+0, do unu horon okcidenten; samemeridianajn landojn kiajn Britujon, Irlandon kaj Portugalujon racie regas horzono nulo. Al tio ĉi, ni aldonu unu horon dum somero pro unu plian fojon politika decido rilata al energiŝparo.
Kaj, kiel tio efikas en la malfruo? Nu, la homaj tagkutimoj foje estas tre ligataj al suno anstataŭ al la trompema horloĝo. Ekzemple, la tagmanĝo emas realiĝi ĉirkaŭ la suna tagmezo, sed, pro la horzona artifika deŝovo, ĝi okazas en tre malsamaj horloĝaj horoj en diversaj lokoj de sama hora areo. En apuda tabelo montriĝas tagmezaj horoj de tri urboj de eŭropa horzono GMT+1: Bjalistoko (Pollando) en la orienta ekstremo (kia hazardo! ĉu?); Katanio (Sicilio, Italujo) en la centro; kaj Fistero (Galegujo, Hispanujo) en la okcidenta ekstremo:
| urbo | meridiano | vintra tagmezo | somera tagmezo |
|---|---|---|---|
| Bjalistoko | +23º 10' | 11h 27m | 12h 27m |
| Katanio | +15º 03' | 12h 00m | 13h 00m |
| Fistero | -9º 00' | 13h 32m | 14h 32m |
En Fistero ja malfruas la suno! unu horon eĉ du! kaj duonon post la oficiala tagmezo, venas pigre la suno okupi sian tronon en la centro de la meridiano. Pro ĉio ĉi, hispanoj simple subkonscie reagas al la sunpozicio kaj tial deŝovas siajn kutimojn unu aŭ du horojn pli malfruen ol en la cetera horzono. Do, la sinkrona ekonomia agado rubujen!
Jam estas tempo finiĝi. Estas la 22:30 kaj endas ekpretigi vespermanĝon...
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."