La ebri' de l' envi'

Morgaŭ, 2003/12/22 —kiel ĉiun 22an de decembro—, okazos la unua mejloŝtono de mialanda juleventaro: la Kristnaska Eksterordinara Lotumo. Samkiel en multaj landoj, ĉi tie jam delonge tradicias tiu lotumo; mi ne scias ĉu la febro vekata de ĝi estas ankaŭ karakteriza aliloke, sed mi povas certigi ke en Hispanujo kristnaska lotumo estas furoraĵo! Eĉ homoj kiuj kutime ne ludas lotumon (legu "mi"), elspezas notidan kvanton por kristanaska lotumo.

Kvankam la moderna lotumo originis en la renesanca Fladrujo, ĝia deveno —kiel kristnaska evento— enradikiĝas en la romiaj saturnofestoj kiuj celebris la solstican suntrairon kaj, tial, la ekaltiĝon de la suno en la meridiano. Do, temas ree pri pagana rito kiu, se ne kristanigita, estis almenaŭ enŝovita en tipe kristana celebrado kia Kristnasko. Des pli en mia lando kie, kiel mi diris, ĝi okazas preskaŭ precize en la solstica tago (21/22 de decembro).

Sed, kial ĝi tiel multe furoras? La allogo de granda mongajno ne estas plenkonvinka klarigo, ĉar ja ekzistas aliaj lotumoj kiuj estus pli popularaj laŭ tiu kriterio. Kristnaska lotumo donas maksimuman premion de 2 milionoj da eŭroj (populare nomatan La Dikulo) sed kontraŭ relative multekosta bileto: 200 eŭroj.

La oficiala propagando ĉiam mencias la "ĉarmon" de la jultempo kiel allogilo, kune kun aliaj "ĉarmoj", kia la malnova maniero realigi la lotumon per du lotbulujoj: unu kun premibuloj kaj aliaj kun numerobuloj; du infanoj el tradicia orfanlernejo ĉantas litanie numerojn kaj ties korespondajn premiojn dum preskaŭ 3 horoj, ĉar estas 1531 (!) malgrandaj premioj (kune nomataj Ŝtonetpluvo) kaj 9 grandaj premioj.

Tamen, ne plene forkonsidere al supraj argumentoj, mi havas alian pli malican teorion: envio estas la plej forta motivigilo de la hispana kristanaska lotumo. Kial? Unue estas klarigendaj kelkaj apartaj trajtoj de ĝi. Kiel mi diris, la biletprezo estas alta sed vendeblas dekonope. Kaj, pro la lotumproceso, la nombro da ludataj numeroj estas malgranda —66.000— por permesi bonan misksadon de numeroj en la lotbulujo; tial, la lotagentejo eldonas po 190 serioj da ĉiu numero. Ĉio ĉi kondukas al disdividemo de sama numero inter multaj homoj.

Tiu disdivido okazas ĉefe ekster la lotoficejoj. Ekzemple, la kolegaro ĉe laborejo decidas kundividi la sorton kiun alportas la lotumo kaj do unu el ili aĉetas grandan kvanton da biletoj (aŭ dekonoj) de sama numero kaj poste disdividas kvitancojn po diversaj kvantoj, inter la kolegaro. Kaj jen la enviefiko: ĉiuj partoprenas! ĉar neniu eltenus rigardadi —okaze de granda premitrafo— la ĝojon de kolegaro havinte mem la ŝancon partopreni la lotumon.

Kaj tio ripetiĝas plurloke: ĉe la familianoj, en la kafejo kie kutime oni matenmanĝas, en la E-klubo, ĉe la kunklasanoj, ktp. Finfine oni elspezas sufiĉe grandan kvanton dividitan laŭ pluraj etprezaj kvitancoj.

Min, kiel homestulon, ankaŭ efikas envio kaj do mi ludas proksimume 30 € al tiu frenezaĵo. Mi esperas kompense bitakori frue ĝojkrion... sed, bonvole, tiuokaze ne enviu min!

Temoj » julo » kristnasko » lotumo

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: