La beno nomiĝi fosto

La pasintan 12an de oktobro, ĵaŭde, estis nacia tago en mia lando kaj, do, feritago (tiel, multaj profitis, feriponton). La okazaĵo estis la jubileo de la unua elŝipiĝo de Kristoforo Kolumbo en amerikan grundon, la 12an de oktobro de 1492. La alpropriĝo de tiu historia ago fare de sinsekvaj hispanaj regantoj estas iom dubinda ĉar la ĉefgvidanto estis ĝenovano kaj la hispana ŝtato ne kreiĝis ĝis kelkaj monatoj poste; sed la fakto ke la iniciatintoj de tiu aventuro, la Katolikaj Gereĝoj, iĝis poste la unuaj regantoj de la ŝtatiĝinta lando, sufiĉis por fiksi la "naciecon" de la historiaĵo.

La celebrado nomiĝas oficiale Tago de la Hispaneco (aŭ, eble pli ĝuste, "hispanfrataro") kaj tio celas implikigi la hispanlingvajn amerikajn landojn kiuj, aliflanke, sentas la aferon tute male, laŭ emocia vidpunkto, pro la postaj historiaj okazaĵoj de altrudoj, malsan-kontaĝoj, sklavigoj, fiekspluatado kaj imperiismo fare de eŭropaj povolandoj.

Baziliko de la Madono de la Fosto, en Zaragozo

Tamen mi ne parolos pri historio aŭ naciisma memfiero; fakte la mezuma hispana homo ne komprenas la celebradon kiel nacian tagon aŭ hispanecan tagon, sed kiel tagon de la Virgen del Pilar, kiu laŭlitere tradukiĝas kiel Madono de la Fosto. Do, temas pri religia jubileo de iama "montro" de la Virgulino Maria al apostolo Sankta Jakobo, apud fosto de ponto, kiu trairas la riveron Ebro en la urbo Zaragozo (ĉu oni sukcesis tiel prezice fiksi la daton de tiu intersanktula renkontiĝo, supoze okazinta tiom multe antaŭe, aŭ ĉu la dato estis fiksita kaprice en iu ajn vatikana kunsido? mi ne scias).

Ĝi estas unu el ĉefaj honoradoj de la hispana romkatolika eklezio. Tial, multaj virinoj estis nomitaj "María del Pilar" kiu rapide mallongiĝas al "Pilar"; fakte, en la lastaj tempoj, multaj gepatroj registras rekte la nomon "Pilar". La populareco de tiu nomo estas tre varia laŭ la epoko; nuntempe ĝi ne furoras, sed plu havas grandan akcepton de la gepatroj.

"Pilar" estas unu el la malmultegaj nomoj pure hispandevenaj: do, ĝi ne estas hispanigo de iu ajn hebrea-biblia, latina, ĝermana, slava aŭ araba nomo; alia tia nomo kiun mi sukcesas memori nun estas "Javier" [ĥavier'], pro la sanktulo Francisco de Javier, kiu naskiĝis en samnoma navara vilaĝo (ankaŭ alimaniere literumita "Xavier" aŭ "Xabier"). Se vi renkontas iam homon nomatan Javier aŭ Pilar estu preskaŭ certa ke temas pri hispano.

La "Pilar"-virino ofte fieras pri sia nomo sed, ĉu ili vere konscias ke ilia nomo estas "fosto"? ĉu ili ŝatus sian nomon tiel multe? ;-)

Temoj: ,

Temoj » socie » religio

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: