22a July 2007Cenzuro en la 21a jarcento
La semajna satir-revuo El Jueves estis iam menciita en bitakoro. Nu, la revuo estis grave punita la 20an de julio, per jura "sekvestro" la tutan ĉi-semajnan eldonon, kiu lanĉiĝis la 18an de julio. Iniciatis la aferon la Ŝtata Fiskalo, kaj ĝin alprenis la juĝisto Del Olmo, de la Nacia Kortumo.
La kaŭzo prezentita de la juĝisto estas, ke sur la koverto de la revuo (vidu apudan bildon) aperas karikaturo de la kron-heredonto amoranta sian edzinon, kaj tio sufiĉas —laŭ la akuzo— por "malhonorigi" membrojn de la Reĝa Familio, kio estas delikto.
La bild-ŝerco tamen celas kritiki la iniciaton de ĉefministro Zapatero donaci 2.500 eŭrojn al ĉiu novnaskita bebo, por promocii naskemon. Sur la bildo estas supra afiŝo kiu tekstas: Notinde, la balotoj alproksimiĝas ZP! 2.500 € por infano; kaj la princo Filipo diras al sia amoranta edzino, princino Letizia: Ĉu vi rimarkis? Se vi gravediĝus, tio estus la ago plej simila al "laboro" kiun mi iam ajn faris. Do, krom la kritiko al demagogio de la ĉefministro, en la bildo ankaŭ enestas kruda moko al senutileco de monarkio.
Do, verŝajne la rekta primokado monarkion de la teksto vekis la sentemon de la konservativaj kaŝfortoj, kiuj tamen motivigis la cenzuron pro la desegno, ne pro la teksto! Sed, ĉu la bildo estas vere tiel mishonoriga por la karitaturitaj roluloj? Laŭ mi tute ne, ĉar nenio honta fontas el ĝi. Alia afero estus se sur la bildo la princo batus la edzinon, aŭ unu el ili adoltus kun alia homo, aŭ unu el ili kondutus malĉaste, amorincitige al legantoj... sed ne: amorado estas malhonoriga ago, laŭ la mucida pensmaniero de hispanaj juĝisto. Mi krome raportas, ke multaj nunaj apogantoj la cenzuron de Del Olmo, siatempe kondamnis la cenzuron de la karikaturoj de Mahometo...
Bonŝance, la reago estis sufiĉe kontraŭa, ĉefe en interreto. Fakte, la cenzuro vekis la malan efikon: la revuo rapide elĉerpiĝis en kioskoj kaj vendejoj; la novaĵo disvastiĝis fulmrapide en interreton kaj eĉ eksterlandaj gazetoj eĥis ĝin; ekzempleroj de la revuo aŭkciiĝas en eBay kontraŭ 100 €; multaj blogoj, ĵurnaloj kaj retpaĝoj publikigas la polemikan bildon. Mi aliĝas elkore al tiu festo!
Tiu cenzuro situas tiel ekstere de la fluo de moderneco, ke en la sekvestra protokolo la juĝisto diktas detruon de la "muldilo"! Tiaj meĥanikaj muldiloj antaŭlonge ne estas uzataj en la presejoj!
Foje la fantomo de la Inkvizicio promenas tra la lando kaj la ostoj de Torquemada tintas en sia tombo...
En Hispanio ni suferas faŝismo de ĉiam... kaj la hispanismo kreas ksenofobio kontraŭ ĉiuj kiuj ne volas sekvi la tradician vojon de la 'kovrita faŝismo hispana'.
NE AL MONARKIO
JES AL DEMOKRATIO
Pro nova referendumo en la hispana ŝtato, NE al la nuna konstitucio post-frankisma!!!
SOLIDARECO KUN LA GAZETO "EL JUEVES"!!!!!!
Gratulon pro via esperanta informado pri la gapiga novaĵo. Mi katblogumis pri ĝi ankaŭ.
Karles je la 22a July 2007Dankon Karles! Unu el ni devintus tion propagandi; se ne estus mi, alia (vi mem) farus.
Al Joan: mi kredas ke naciismo ne multe rolas en tiu ĉi afero; tamen mi konsentas kun vi la abomenon de naciismo: nenio estas pli stulta ol fieri pri la loko kiun la hazardo elektis por la naskiĝo.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."