22a July 2007Cenzuro en la 21a jarcento
La semajna satir-revuo El Jueves estis iam menciita en bitakoro. Nu, la revuo estis grave punita la 20an de julio, per jura "sekvestro" la tutan ĉi-semajnan eldonon, kiu lanĉiĝis la 18an de julio. Iniciatis la aferon la Ŝtata Fiskalo, kaj ĝin alprenis la juĝisto Del Olmo, de la Nacia Kortumo.
La kaŭzo prezentita de la juĝisto estas, ke sur la koverto de la revuo (vidu apudan bildon) aperas karikaturo de la kron-heredonto amoranta sian edzinon, kaj tio sufiĉas —laŭ la akuzo— por "malhonorigi" membrojn de la Reĝa Familio, kio estas delikto.
La bild-ŝerco tamen celas kritiki la iniciaton de ĉefministro Zapatero donaci 2.500 eŭrojn al ĉiu novnaskita bebo, por promocii naskemon. Sur la bildo estas supra afiŝo kiu tekstas: Notinde, la balotoj alproksimiĝas ZP! 2.500 € por infano; kaj la princo Filipo diras al sia amoranta edzino, princino Letizia: Ĉu vi rimarkis? Se vi gravediĝus, tio estus la ago plej simila al "laboro" kiun mi iam ajn faris. Do, krom la kritiko al demagogio de la ĉefministro, en la bildo ankaŭ enestas kruda moko al senutileco de monarkio.
Do, verŝajne la rekta primokado monarkion de la teksto vekis la sentemon de la konservativaj kaŝfortoj, kiuj tamen motivigis la cenzuron pro la desegno, ne pro la teksto! Sed, ĉu la bildo estas vere tiel mishonoriga por la karitaturitaj roluloj? Laŭ mi tute ne, ĉar nenio honta fontas el ĝi. Alia afero estus se sur la bildo la princo batus la edzinon, aŭ unu el ili adoltus kun alia homo, aŭ unu el ili kondutus malĉaste, amorincitige al legantoj... sed ne: amorado estas malhonoriga ago, laŭ la mucida pensmaniero de hispanaj juĝisto. Mi krome raportas, ke multaj nunaj apogantoj la cenzuron de Del Olmo, siatempe kondamnis la cenzuron de la karikaturoj de Mahometo...
Bonŝance, la reago estis sufiĉe kontraŭa, ĉefe en interreto. Fakte, la cenzuro vekis la malan efikon: la revuo rapide elĉerpiĝis en kioskoj kaj vendejoj; la novaĵo disvastiĝis fulmrapide en interreton kaj eĉ eksterlandaj gazetoj eĥis ĝin; ekzempleroj de la revuo aŭkciiĝas en eBay kontraŭ 100 €; multaj blogoj, ĵurnaloj kaj retpaĝoj publikigas la polemikan bildon. Mi aliĝas elkore al tiu festo!
Tiu cenzuro situas tiel ekstere de la fluo de moderneco, ke en la sekvestra protokolo la juĝisto diktas detruon de la "muldilo"! Tiaj meĥanikaj muldiloj antaŭlonge ne estas uzataj en la presejoj!
Foje la fantomo de la Inkvizicio promenas tra la lando kaj la ostoj de Torquemada tintas en sia tombo...
14a April 2007Respublika datreveno
Hodiaŭ estas la 76a jubileo de la starigo la 2an Respublikon de Hispanujo. Ĝi naskiĝis en tre maloportuna momento: tro malfrue, por eliri el la puto de feŭdalecaj reĝimoj, subpremintaj la homojn per helpo de needukiteco kaj de la romkatolika eklezio. Tiel malfrue, ke la liberiĝo koincidis kun la disvastiĝo de la komunistaj revolucioj, tiel ke multaj klopodis la Respublikon kiel parton de tiu revoluci-fluo, dum aliaj suspekteme rigardis ĝin tia, ĉu baze aŭ senbaze.
Do, la mortodato estis stampita ekde la naskiĝo. La nuna demokratia reĝimo, post 40 jaroj da reveno al Mallumo, iomgrade daŭrigis la respublikajn atingojn, sed sub reĝaj vestoj, kion multaj prave vidas ŝanĝenda afero.
Sed, en la naskotago de la hispana respubliko, nin ĝojigas la nasko Esperantan Respublikon, kies estraron mi feliĉe partoprenas (parenteze, jen respublika trajto: neniu en ĝi subulas!).
Longa vivo al Esperanta Respubliko!
17a December 2006Malvarmo kun humuro
Dum tiu ĉi pasinta semajno, malvarmo atingis mian regionon kaj varmigiloj iĝis nepraj. Post nekutima longa aŭtuno (sezono kiun mi ŝatas, kiel mi iam diris), finfine jen la vintreca malvarmo, kiel montras la humuraĵo de ŝatata bildstriisto Antonio Fraguas "Forges" (kiu krome estas simpatianto de esperanto). Ridetu!
14a October 2006La beno nomiĝi fosto
La pasintan 12an de oktobro, ĵaŭde, estis nacia tago en mia lando kaj, do, feritago (tiel, multaj profitis, feriponton). La okazaĵo estis la jubileo de la unua elŝipiĝo de Kristoforo Kolumbo en amerikan grundon, la 12an de oktobro de 1492. La alpropriĝo de tiu historia ago fare de sinsekvaj hispanaj regantoj estas iom dubinda ĉar la ĉefgvidanto estis ĝenovano kaj la hispana ŝtato ne kreiĝis ĝis kelkaj monatoj poste; sed la fakto ke la iniciatintoj de tiu aventuro, la Katolikaj Gereĝoj, iĝis poste la unuaj regantoj de la ŝtatiĝinta lando, sufiĉis por fiksi la "naciecon" de la historiaĵo.
31a December 2003Sorto kaj vinberoj
Alproksimiĝas la jarfino kaj ĉiuj senpacience bolas, sin pretigante por ricevi la novan jaron en la plej bonaj kondiĉoj, elsorĉante ĝian plej bonan sorton. La manieroj fari tion ampleksas ĉiajn ajn superstiĉojn: vesti ion ruĝan, vesti ion novan, ktp. En Hispanujo estas kutimo manĝi po unu vinbero ĉiujn 12 lastajn sonorilbatojn.