14a January 2004Virino kun virin'
Jenas traduko de popkanto ludita de Mecano, bando furorinta en Hispanujo dum la 80aj jaroj. La teksto denoncas la hontohanton de socio fronte al lesba mondo; ĝenerale gejoj estas malvarme tolerataj, sed glacie kiam temas pri gejinoj.
La tradukon elanis la superreala hejmpaĝo de ĉarma esperantista lesbanino Sonja. Ŝin kaj ŝian malbombastan kuraĝon mi omaĝas per ĝi.
Virino kun virin'
Ŝajne plia amik-kun'
du virinoj, manojn en la manoj.
Sed kaŝiĝas karespluk'
ĉar estiĝas tio sub la tablotuk'.
Jam intime, sen tim' al klaĉopun'
post la manoj, la korp' en ardobrul'.
Am' ŝlosenda en sekret'
sed nudite ĝin ne eblas kaŝi.
Sub vual' de amikec'
kiam ili montras ĝin en la ekster'.
Unu diras ke tio estas fi',
la alia rekuraĝigas ŝin.
Neniom gravas de l' ceter' la malkonsent'.
Kiu bridu ŝvebantan mevaron
flugantan super maron,
virino kun virin'.
Mi ne pretas por ĵetad'
vice ŝtonojn kaj moralkonsilojn.
Se mi estus en mistraf'
trovi ilin lip-al-lipe en la hal',
mi ne hantus eĉ per mallaŭta tus',
ili ĝuu kunecon en senbru',
ĉar el ĵetŝtonoj ekfariĝas ŝirmomur'.
Kiu bridu ŝvebantan mevaron
flugantan super maron,
virino kun virin'.
Unu diras ke tio estas fi'
la alia rekuraĝigas ŝin.
Neniom gravas de l' ceter' la malkonsent'.
Kiu bridu ŝvebantan mevaron
flugantan super maron,
virino kun virin'.
Jen hispanlingva originalo kaj ankaŭ franclingva traduko laŭ versio de la bando mem.
Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."