Tosto

Kiel mi atentigis en ĵusa bitakoraĵo, Kristnasko estas jam alvenanta! Ĉiun jaron ĝi ŝajnas pli fruema; sendube pro/por la intereso de komercistoj kaj, ankaŭ sendube, tiu fenomeno estas komuna en la kristanujo pagipova.

La unua kromefiko de tiu fruigo jultempon estas la komenco de familiaj, kunkolegaj kaj interamikaj fratigaj manĝorenkontiĝoj: foje tedaj, foje amuzaj sed ĉiam ventrokrevaj kaj ebriigaj!

Esperantujon trafas tiu kunmanĝiga viruso eĉ en ne julemaj landoj. Eble hazarde, sed zamenhofa celebrado jam gvatas nin ekde kalendara angulo; kaj, iom pli malprosime, ankaŭ du famaj jarfinaj renkontiĝoj.

Kaj, kiel mi insinuis, drinkado estas kutima en tiaj kunmanĝadoj kaj renkontiĝoj; kaj sekve ankaŭ tostoj: vinon, ĉampanon, cidron, bieron eĉ altgradajn alkoholaĵojn levos pokalo tenita de stumbleta mano trans kiu briletas ridemaj okuloj.

Do, mi tradukis ŝercan toston por riĉigi tiun ne tro falĉitan ĝenron de nia beletro. Sanon!

Drinkanto ebriiĝos,
ebriulo dormos,
dormanto sonĝos,
sonĝanto ne pekas,
nepekulo al ĉielo iros;
ĉar ni al ĉielo iru,
ni drinku, ni drinku, ni drinku!

Ĉar Dio, pro Sia senfina Bono,
por nia sav' nin deziras ebriaj,
kun fervor' al ebri' strebu ni piaj.
Realiĝu, do, Lia Moŝta Volo!

Kompreneble al ĉielo ni iru sed prefere ne tre frue! Do, malgraŭ la "dia" konsilo, evitu toston kaj drinkadon antaŭ danĝeraj agoj (kia aŭtostirado). Bonajn kunmanĝadojn kaj renkontiĝojn!

Temoj » humuro » tosto

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: