Tekila triopo (3)

Alejandro González Iñárritu

Finfine mi trovas tempon por paroli pri Babel, la tria filmo de la recenzata triopo. Ĝin direktoris Alejandro G. Iñárritu, tre interesa kinartisto el kies unuaj filmoj mi spektis nur tiun titolitan 21 gramoj, drama rakonto verve kaj intense kondukita.

Babel

"Babel" elvokas, en la menso de esperantistoj, tre karan incitiĝtemon kiun tamen la samnoma filmo neniam aludas: neniu lingva problemo petolas en la intrigo, kvankam diversaj lingvoj estas uzataj en ĝi (bedaŭrinde mi spektis dublitan version); tamen la rakonto ja montras la izolecon de personoj en niaj paradokse amasloĝata planedo, kaj ilia nekapablo bone interkomuniki.

Afiŝo de la filmo

La titolo ŝajnas orientigi pri la nekutima intrig-formulo de la filmo, kiu prezentas kvar krizajn situaciojn, iel interligitajn, kiuj okazas en tri malsamaj kaj distancaj lokoj en la mondo: iu maroka kampara areo, la land-limo inter Meksiko kaj Usono, kaj iu japana urbego (do, en tiu okazo babelo metaforas pluretnecon). Tia formulo celas atentigi pri kiel la "tutmondiĝo" estas grava en nia vivo, tiel ke fora okazaĵo povus eĥi sur nin; la efiko estas iasence sukcesa kaj mia esperantista sperto permesis al mi alkutimiĝi —eble pli rapide ol averaĝe— al la ŝanĝiĝantaj kulturaj etosoj kaj al la fakto ke, super la kultura fono, ŝvebas sama homeco kaj —de ĉiuj tre kompreneblaj— emociaj reagoj.

La japana aktorino Rinko Kikuĉi

La kinaĵo estas la plej "holivudeca" el la tri proponitaj, sed nur pro la produktado kaj la ĉeesto de du holivudaj steluloj: Kate Blachett kaj Brad Pitt. Ambaŭ rolas tre altnivele, precipe li. Sed la plej kortuŝaj roloj estas tiuj de la meksika vartistino —ludata de Adriana Barraza—, la japana adoleskantino —ludata de Rinko Kikuĉi— (ambaŭ meritis kandidatigon al Oscar-premio de plej bona vicrola aktorino) kaj la maroka turist-gvidanto.

Ĝi ŝajne ekzerciĝas en kontrastoj: la malsolidareco de la civilizitaj turistoj kontraste al sindonemo de la turist-gvidanto kaj lia familio; la komprenemo al adolestakant-krizo fare de nekonata policisto, kontraste al la tuta misorientiĝo de ŝia propra patro; la akcepto du gringajn infanojn meze de meksika familia festo, kontraste al la senkompata rigoro per kiu usonaj doganistoj regalas la tralimantajn meksikanojn.

Ne senvualigante la intrigon, mi anticipas ke ĉiuj krizoj iel ajn solviĝas, pli-malpli sukcese. Ĉiuj perdas, sed konklude la malriĉuloj perdas multe pli.

Temoj » kino

Eble vi povus fari artikoleton pri la Esperanta Respubliko, aŭ ligon al ĝi. ER jam troviĝas eĉ en Vikipedio!

Jorge je la 13a April 2007

Jes mi ligos al Esperanta Respubliko (vd. sub la ligaro "komunumo", dekstre), kie mi rolas tre gravan postenon!

Nu, mi enviegas vin kaj ĉiujn partoprenintojn en la akuzo de la glora E-Respubliko.

R-anajn salutojn.

Manolo je la 13a April 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: