24a February 2007Tekila triopo (2)
Pluirante en la eksterordinaran eksplodon de la meksika kinarto, venas la vico de ĝia iasence pinta reprezentanto: Alfonso Cuarón kaj ties filmo Idoj de la homoj, apartenanta al la mirinda triopo jam ekprikomentita.
Alfonso Cuarón estas konata mondskale pro la kinaĵo Harry Potter kaj la prizonulo de Azkaban, de la serio de filmoj spegulantaj la famegan libro-serion; laŭ mia takso, la plej bona filmo de la serio ĝis nun. Alia belega kinrakonto lia estas Kaj ankaŭ via patrino, per kiu mi ekkonis lian kinarton.
Idoj de la homoj
La filmo estas uson-brita produktaĵo; la titolon mi tradukis iel laŭlitere el la originala Childen of Men, sed poste mi konsciis ke ĝi estas frazo prunteprenita de la biblia psalmo 90:
Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejodo, eble estus pli trafa la traduko Revenu, homidoj kiu, krome, pli multe alĝustiĝas al la intrigo.
De generacio al generacio.
Antaŭ ol la montoj naskiĝis
Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
(zamenhofa versio)
Ĝi estas bazita sur verko de krimromana verkisto Phyllis Dorothy James kaj estas enkadrigita kiel scienc-fikcia filmo; sed tiu etikedo povas konfuzi kaj misgvidi: scienco ne enestas, kaj fikcio... nu, jes, sed ne tro. Temas pri ebla okazontaĵo, en la jaro 2027, kiam homoj ĉesos naski infanojn, ne volonte, sed pro iu nekonata kaj stranga vira nefekundeco; ĝi afektas la tutan homaron. La senespero kiun kaŭzas tia konstato —kiu gvidas senbremse al pereo de la specio— estas tiel granda, ke la mondo sinkas —eĉ pli profunden ol hodiaŭ— en ĥaoson; Britujon, lando kie la intrigo disvolviĝas, regas diktatora reĝimo, en etoso tre simila al alia frua kinaĵo V de Vendetta; terorismaj grupoj, ĉiaspecaj sektoj, senskrupulaj art-rabistoj moviĝas en tiu ĥaoso, samkiel fiŝo en akvo.
La ĉefrolulo, ludata de brita aktoro Clive Owen, estas viro impetata gardi nekonatan junulinon... gravedan! Eĉ por kiu nur konas tiun skizon de la intrigo estas facile kompreni la valoron de gravediĝinto en tia fikcia mondo. Surbaze de tiu misio, la filmo miksas agscenojn, suspenson, kortuŝiĝon, perforton... la spektanto empatias al la roluloj, ĉar la monstra efiko de la intrig-propono estas tre facile kaptebla.
Sed la plej granda kvalito de la filmo estas la kinarto de s-ro Cuarón: li prezentas la aferon tiel realisme, ke oni ne sentas fremdaj kaj alitempaj la spektatajn scenojn. Li havas la strangan talenton igi la tempon de la filmo sama al la reala tempo; kiel vi scias, la scenoj en kinarto estas registritaj per multaj mallongaj sceneroj algluitaj; kiam la teĥnikisto muntas la partojn, la "perditaj tempoj" estas forigitaj por vigligi la agosenton. Alfonso ne agas tiel: la tempo fluas por la roluloj samlonge al la spektantoj, kaj ne kromestas iaj misefikoj malhelpantaj la intrigan disvolviĝon. Per tia teĥniko Alfonso iel aniĝas al la manifesto Dogmo 95. Se vi spektas la filmon, atentu la scenon de la batalo ĉe la etaĝ-domo, registritan senhalte... impresega!
Fine, mi klarigu kial mi konsideras ke la kinaĵo ne estas tute fikcia. La ĥaoso, la teroratakoj, la senkoreco montritaj en ĝi... tion ĉi ni ĉiutage spertas, eĉ sen la antaŭkondiĉo kiun proponas la filmo pri la nebridebla forapero de homaro.
Estas amuze, sed kiam mi vidis la vorton "tekilo", mi opiniis, ke ĝi signifis "ilo de tekoj" aŭ "herramienta de la carteras" :)
Ja, ĝi signifas "tequila", sed ankoraŭ estas amuze, ĉu ne? :)
Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."