Tekila triopo (1)

La referenco pri sudamerika kinarto kiun ni havas en Hispanujo estas tradicie Argentino; dum la lastaj jaroj estas spekteblaj en kinejoj multaj bonaj argentinaj filmoj, kaj multaj argentinaj aktoroj rolas rutine en hispanaj filmoj. Malofte venas filmoj el aliaj landoj, kiaj Brazilo, Kolombio aŭ Ĉilio.

La tri kinartistoj. Live-dekstren: Guillermo, Alfonso, kaj Alejandro

Do, tial estas ŝajne eksterordinara okazaĵo la preskaŭ sinsekva premiero de tri filmoj faritaj de tri meksikaj kinartistoj. Mi diris "ŝajne", ĉar ĉiuj tri direktoroj estas iom konataj kaj produktis sufiĉe elstarajn filmojn dum la lastaj kvin aŭ ses jaroj. Ili estas Guillermo del Toro, Alfonso Cuarón kaj Alejandro G. Iñárritu kaj ties filmoj respektive La labirinto de la faŭno, Idoj de la homoj kaj Babel. Krome, tiuj filmoj atingis jam premiojn kaj kandidatiĝas al pluraj premioj de la usona kinarta akademio; do, tiu ĉi artikolo ŝajnas tre oportuna pro la baldaŭ okazonta Oscar-ceremonio.

Mi vidis la tri aluditajn kinaĵojn, do mi jene recenzas ilin laŭ spektordo en serio de tri artikoloj.

La labirinto de la faŭno

Afiŝo de la filmo

Ĝi estas la unua filmo kiun mi spektas de Guillermo del Toro; lia plej fama filmo estas "Hellboy", kiun mi antaŭtaksis iom tro fantazi-usoneca, sed post la "Labirinto..." mi ĝin volonte spektus. Temas pri supoza epizodo dum la postaj jaroj al la venko de la frankismaj trupoj kontraŭ la respublikana reĝimo de Hispanujo (1931-1936), en la tiel nomata Hispana Civitana Milito; ĝi reprezentas la batalon kontraŭ gerilecaj rezistantoj kiuj restis kaŝitaj en la montoj kaj arbaroj; tiuj rezistantoj estis nomitaj maquis.

La intrigo tamen fokusiĝas en knabino, kies vidva patrino renuptiĝis al kapitano kiu gvidas la persekuton de rezistantoj en la eŭskaj montoj. La knabino revas pri fantazia mondo, kie ŝi rolas princinon elpelitan de regno kiun ŝi povas reeniri per tri malfacilaj testoj, al kiuj ŝin submetas fea estaĵo, faŭno. La ŝoko inter la hida kaj naŭza reala mondo —kie la duonpatro regas faŝisme kaj brutale— kaj la rava kaj aventurema fantazia mondo de la knabino estas la ĉefa atentopunkto de la rakontaĵo.

La rakonto, do, ne estas pure fantazia; ne temas pri la tipa holivuda horor-filmo celanta tim-avidajn adoleskantojn. Ĝi estas bonega elmontro de la brutalaj luktoj post la milito; de la situacio de lando trafita de la morala vundo kiun reprezentas intercivitana milito (imagu: en "normala" milito la malamikon oni ne konas kaj do oni povas bildigi ĝin demona aŭ senhoma, por pravi sin je ĝia mortigo; sed en la hispana milito, najbaro pafis najbaron, kaj eĉ frato fraton). Krom tio, la dramo estas tre kortuŝa.

Guillermo del Toro post la ricevo Goya-premion de la hispana kinarta akademio

La rolado de la aktoroj —ĉiuj hispanaj krom la faŭno, kiun rolis usona aktoro— estis tre elstara: la rolo de la knabino, ludata de premiita juna aktorino Ivana Baquero kaj tiu de la kapitano, ludata de Sergi López, estas aparte ĝuindaj. Min surprizigis la etoso atingita de eksterlanda direktoro, kia Guillermo del Toro, en filmo pri la intercivitana milito, kiaj abundas en la hispana kinarto, tute malsama al tiuj lastaj; krome, konsiderante ke la filmo estas preskaŭ tut-hispana produktaĵo! La frankismaj soldatoj kaj kapitano estas tiaj, sed eĉ pli: ili simbole reprezentas iun ajn diktatoran armeon. Ankaŭ min impresis ke tipe mediteranea fantaziaĵo (la faŭno) estis "realigita" per la mirinda usona arto de kinaj efektoj, kiujn ni kutimiĝis vidi en reprezento alispecan fantazion, anglecan aŭ nordeŭropan.

Se "La labirinto..." prezentiĝas en via urbo, kuru al ĝia spektado, mi rekomendas. La filmo atingis plurajn premiojn (nomatajn "Goya-premioj") de la hispana kinarta akademio, kaj eĉ konkurencis al pli alta premio kun la kinaĵo "Reveni", de la mondfama direktoro Almodóvar. Fine, en tiu ĉi ligilo, estas intervjuo al Guillermo del Toro, okaze de la menciitaj premioj, kie li komparas kinarton al esperanto!

Post-noto: mi forgesis mencii ke la kinaĵon kun-produktis kinproduktejo de Alfonso Cuarón, nomata laŭlitere Esperanto Filmoj, tia estas ĝia origina literumado, en esperanto!

Temoj » kino

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: