Reklam-filmeto de Camino

Camino [kamino] estas la titolo de filmo premieronta en Hispanujo dum oktobro. Ĝi rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino —nomata tiel, Camino— meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei. La nomo "Camino" estas tre stranga por virino. Sed sendube ĝi venas el la referenc-verko de la fondinto de Opus Dei, S-ro Escrivá de Balaguer, Camino (vojo).

Mi prezentas ĉi tie la anonc-filmeton, kiu per si mem estas sufiĉe impresa...

Temoj » kino » religio

Dankon, mi sendos la ligon al la anoj de mia hispana kurso!
Subtile esperantumi, ĉu ne...

amike
Istvan

Istvan Ertl je la 29a Septembro 2008

Prave Istvan! Vi rajtas kaj mi aplaŭdas (tiaj subtilaj... aferoj... estas la plej efikaj!)

Manolo je la 30a Septembro 2008

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: