31a January 2004Eŭropunio: vundo kaj panso
Kio ne estas priparolata, estas forgesota
Jen la ŝajna devizo de pluraj roluloj de ĵus spektita kinaĵo Via estonta vivo (originale: La vida que te espera). Ĝi konkurse ludiĝos dum ekvenonta Berlina Kin-Festivalo, kiu okazos de la 5a al la 15a de februaro.
La kinfilmo rakontas pri la vivo de familio en kampara areo Valo de Pas, en la nordo de Hispanujo, kiu estis tradicie tre izolita pro la ĉirkaŭaj montaroj kaj kies nunaj loĝantoj (pasanoj) montras, en sia karaktero, postspurojn de tiu izoliteco. La familion konsistigas patro kaj du filinoj kiuj sindediĉas al la ĉefa ekonomia agado de tiu regiono: bredado laktoproduktajn bovinojn. Subite, tiun trankvilan vivon, kiu rememorigas kliŝojn pri svisaj pejzaĝoj, skuas murdo kaj samtempe floras amo inter la filo de murdito kaj la plej aĝa filino de la familio (kies rolon plenumas elstare juna aktorino Marta Etura).
La fona dramo tamen estas la opozicio inter la kampara kaj urba vivoj; tio verŝajne estas nepra allogilo en ĉiuj kinaj prikamparaj rakontoj! Sed tiun fonan dramon pligravigas la Eŭrop-Uniaj ordonoj pri limigo de laktoproduktado kaj bovbredado; la kinaĵo, do, flankdenoncas la punon aljuĝitan al regionoj —kies ekonomio dependas de laktoproduktado—, de la altrangaj, foraj, urbaj EU-oficistoj.
Paradokse, en la kredit-titoloj, aperas mencio ke la kinaĵo estis stipendita de Eŭropa Unio... do, la monŝparo atingita per tiuj drastaj decidoj utilas por produkti filmon kiu denoncas la damaĝon kaŭzitan de ili! Kia freneza panso-post-vunda politiko.
Malgraŭ tio, mi rekomendas spekti Vian estontan vivon.
14a January 2004Virino kun virin'
Jenas traduko de popkanto ludita de Mecano, bando furorinta en Hispanujo dum la 80aj jaroj. La teksto denoncas la hontohanton de socio fronte al lesba mondo; ĝenerale gejoj estas malvarme tolerataj, sed glacie kiam temas pri gejinoj.
La tradukon elanis la superreala hejmpaĝo de ĉarma esperantista lesbanino Sonja. Ŝin kaj ŝian malbombastan kuraĝon mi omaĝas per ĝi.
10a December 2003Tosto
Kiel mi atentigis en ĵusa bitakoraĵo, Kristnasko estas jam alvenanta! Ĉiun jaron ĝi ŝajnas pli fruema; sendube pro/por la intereso de komercistoj kaj, ankaŭ sendube, tiu fenomeno estas komuna en la kristanujo pagipova.
La unua kromefiko de tiu fruigo jultempon estas la komenco de familiaj, kunkolegaj kaj interamikaj fratigaj manĝorenkontiĝoj: foje tedaj, foje amuzaj sed ĉiam ventrokrevaj kaj ebriigaj!
28a November 2003Hieraŭa knabin'
Nacha Pop estis unu el la elstaraj hispanaj popbandoj de la 80aj jaroj, ĉefe en Madrido kie ili partoprenis la refreŝigan ondon nomatan madrida movado. Lastatempe ĝia ĉefgvidanto Antonio Vega lanĉis kompilajn diskon kaj videodiskon kun tiamaj televidaj partoprenoj, koncertoj, intervjuoj, neeldonita materialo, ktp.
26a November 2003Netuna aŭtuno
Aŭtuno, malgraŭ ĝia kliŝa bildo, estas mia preferata sezono. Dum la aliaj tri akaparas la atenton de poetoj kaj la benon de surstrataj homoj, aŭtuno rikoltas nur malaprezon. Printempo, amtempo; somero, ĝuo, suno kaj naĝejo; eĉ vintro, malgraŭ evidenta aĉeco pro ties kruela klimato, simpatias per sia petolinvita neĝo kaj festoplena julo. Tamen aŭtuno restas kiel simbolo de ekkadukiĝo... Sed malgraŭ ĉi ĉio —eble eĉ pro ĉi ĉio—, mi ŝatas aŭtunon.