Netuna aŭtuno

Aŭtuno, malgraŭ ĝia kliŝa bildo, estas mia preferata sezono. Dum la aliaj tri akaparas la atenton de poetoj kaj la benon de surstrataj homoj, aŭtuno rikoltas nur malaprezon. Printempo, amtempo; somero, ĝuo, suno kaj naĝejo; eĉ vintro, malgraŭ evidenta aĉeco pro ties kruela klimato, simpatias per sia petolinvita neĝo kaj festoplena julo. Tamen aŭtuno restas kiel simbolo de ekkadukiĝo... Sed malgraŭ ĉi ĉio —eble eĉ pro ĉi ĉio—, mi ŝatas aŭtunon.

Promenejo en Parko de Okcidento, Madrido

Ĉiutage mi volonte piedmarŝas urban parkon survoje al mia laborejo kaj tiel mi ĝuas la belon de la aŭtunaj koloroj kaj oloroj. Tiu promenado paradokse ripozigas min, malgraŭ la du-kilometra distanco, ĉar la menson malstreĉigas la kvieta pejzaĝo, kaj la muskloj —la cetaran tagon pigrontaj— ekzerciĝas kaj laciĝetas por la bonfarto de mia koro kaj la mallardiĝo de mia korpo.

Sed mi ne celas odi la ravon de aŭtuno, sed bedaŭri ĝian elrevigan efemerecon. La madrida klimato pli emas al ekstremaj vintro kaj somero ol al mildaj printempo kaj aŭtuno; ĉefe aŭtuno reduktiĝas al periodo iom pli longa ol monato. Do mi omaĝe/domaĝe plendu samtiel mallonge, en la tago de la unua prujniĝo:

Sezon' aŭtuna
flavbruna paradiz'
malbene fulma!

Temoj » hajko

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: